FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
>>  
m' el sub tuf' kun kornoj sur kapo kaj kapra huf'. Neniam vidis vi barbon tian; atingas gxi magran kruron lian. Neniam vidigxis tia hauxt'; sulkigxas gxi cxirkaux gnoma pauxt'. "Kuradis mi plenajn jarojn centojn. Neniam mi spertis pli varmajn ventojn. Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn, sed tamen vi dauxre pasxtas sxafinojn. Vi estas en la dekoka jar', ankoraux virga sen svatanta ar'. La mondo estus ja sxangxigxinta, se vi ne estus edzinigxinta. La mondo estus nur stulta afer', se vi ne ricxigxus per or' kaj ter'. Sed ne auxskultu la Blu-mont-ulon, tian senkornan flavbekulon. Auxskultu ne al la Blu-mont-ul', senpantalona malricxul'. Ne fidu lin, li nur flate blagis; patrino lia almoze vagis. Laux via volo mi estos viro por kontentigi vin laux deziro. El tuk' kovranta vian koron eltiros mi vian am-doloron. El gxi mi tiros vian malamon; sxi gxin ricevos mangxe kiel salon. Sxi morgaux kusxos kun vea kri'; post du semajnoj silentos sxi." Injet' malligas legxeran tukon; sed haltas tuj; cxar sxi sentas kulpon. Cxu fari? Voli? -- Sxi malicigxas. Detiras tukon; gxi al gnom' donigxas. "He -- he!" la gnomo en gxojo mekas; "sed pagon havu mi," tuj li blekas. "Kiam tomben sxi portigxos, Al mi Injeto fiancxinigxos. Neniam sentu vi plu doloron. Sur vin pendigos mi brilan oron. Mi ne fanfaronas en nura vent'. Bovinojn mi havas gxis dek du cent. Porkojn je nombro de sxtonoj en sablo mi havas, kaj sxafojn trans nombra kapablo. Grundon mi havas gxis mont' sub la stelo. Ricxa mi estas, kaj lustras el belo. Kornojn mi havas, bravulan signon. Postajxe la vost' donas kroman dignon. Por vi plej bona fiancx-omagxo de ricxa vir' en la gxusta agxo." "Ne volas mi! Ne mortu sxi!" eligxas el Injo pentema kri'. "Foriru! Redonu al mi la tukon!" Sxi pregxe faras per brakoj krucon. For estas tuj la saltanta gnom'; la tuk' postrestas cxe griza sxton'. Sur tufa roko kusxas tuketo; pro penso malica tremas Injeto. Maltrankvilo Mi kiel fartos, Dion forgesanta, kun kor' en ama pasi' revanta? Mi kiel fartos laux certa sci'? Min mem ja forperdigis mi. Neniam mi min relevi povos. Neniam plu mi min mem retrovos. Barigxis vojo kaj ecx esper'. -- Per vi mi savus min el sufer'. Pregxo Cxiela regx', ho helpu min! Mi luktas en
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65  
>>  



Top keywords:

Neniam

 

fartos

 

doloron

 

Injeto

 

portigxos

 

Kornojn

 

lustras

 

fiancxinigxos

 

bravulan

 

signon


dignon

 

kroman

 

Postajxe

 

tomben

 

nombra

 

fanfaronas

 

sxafojn

 

sxtonoj

 
brilan
 

Grundon


nombro

 
Porkojn
 

pendigos

 

kapablo

 

Bovinojn

 

Foriru

 

revanta

 

relevi

 

forperdigis

 
Maltrankvilo

tremas
 

forgesanta

 

retrovos

 

Cxiela

 
Pregxo
 
luktas
 
Barigxis
 

malica

 
eligxas
 

pentema


Redonu

 

blekas

 

omagxo

 

fiancx

 

gxusta

 

pregxe

 

kusxas

 

tuketo

 

krucon

 

brakoj