FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
Nur restas mort'; perdigxis la amik'. Cxe la pasxteja rojo Lirlanta, vi roj', kirlanta, vi roj'! En valo vi glitas en klara blu'. Sur spegula fund', super sxtona grund' kun loga murmur', kantanta susur', kaj glimas sub sun' via onda flu'. -- Ho, jen mi ripozu, ripozu. Brilanta, vi roj', glitanta, vi roj', deklive vi fluas sub suna bril'. Kun kluk' kaj gluglad', kun kant' kaj gxemad' kun rid' kaj ploret' tra betularbaret' dormigas en songxon via babil'. -- Ho, jen mi songxu, mi songxu. Zumanta, vi roj', klukanta, vi roj', vi havas liton en musk' dum ir'. En cxi milda sin' forgesas vi vin pro flustra babil' pri granda trankvil'; mildigxas anime la prema spir'. -- Ho, jen mi memoru, memoru. Plauxdanta, vi roj', fluanta, vi roj', dum longa voj' kion pensis vi? Tra dezerta ej'? cxe arbust' kaj florej'? Dum subtera flu'? Sub cxiela blu'? Cxu iu plie solecas ol mi? -- Ho, jen mi forgesu, forgesu. Siblanta, vi roj', flustranta, vi roj', kantete ludas vi en arbar'. Al suno ridet' kaj rid' en fluet' kaj longa la vag' por rivelo al tag' -- ne kantu pri mia pens' en amar'. -- Ho, ke mi ekdormu, dormu. - - - - - - - - - - - - - - - - - - Dolcxe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' en somera vent', en la milda lul', en la flua rul' dormas for gxi en trankvilo; vekigxas el silent', sxvelas en potenc', kiel sxauxm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma cxarm' sxvebas tona svarm' amovarma, dolcxa trilo ... . . . . . . . . . . . . . . Kun argxentajxo cxe harar' ondanta, kun brocx' vibranta cxe la mamoj rondaj, ruband' argxenta sur la brakoj bronzaj, jen huldro cxe betulo flavigxanta. "Pro perd' de perfidul' ne ploru vi, kaj ne plu iru kun amara penso; memoros cxiam li per sia menso, kaj pro konduto fia pentos li. Cxagren' plej peza fine ecx venkigxos; sur bela suna mont' vi renkontigxos. Sed kiu en aflikto post perfid' en sia kor' sopiras en doloro, sxi scias kiom longa estas horo; -- vi sekve ne plu restu en rigid'. La kordojn ofte auxdis vi sonori; amik' sopire devas pro vi plori. Deziras al vi bonon mia frat'; kaj nokte lia kant' en val' plendadas; mizeranime tagojn li vagadas, sopire vin sercxante pro la sxat'. Ne devas vi forturni vin en frido de tiu kiu amas
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52  
53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

ripozu

 

songxu

 

memoru

 

forgesu

 

murmur

 

sopire

 

argxenta

 

ruband

 

brakoj

 

rondaj


ondanta
 

vibranta

 

bronzaj

 
perfidul
 
vagadas
 
sercxante
 

huldro

 
betulo
 

flavigxanta

 

argxentajxo


silent

 

sxvelas

 

potenc

 

sxauxm

 

vekigxas

 

dormas

 

trankvilo

 

amovarma

 

dolcxa

 

forturni


sxvebas
 
perfid
 
Deziras
 

aflikto

 

renkontigxos

 

sopiras

 

doloro

 

kordojn

 
sonori
 
plendadas

konduto

 

mizeranime

 
memoros
 

pentos

 
venkigxos
 

auxdis

 
Cxagren
 

tagojn

 

betularbaret

 
dormigas