, hoj, kara vi!
Vin amas ja mi!
Vi ludu kun mi
en sudeli-dudelidej.
Hoj, hoj, bela vi!
Atendu min vi!
Mi venas al vi
en dudelidej.
Loganta in', vi!
Mi turnas min al vi
kaj logxos kun vi
en Hauxkeli-Hauxkeli-ej'.
Ravega in', vi!
Eklogxu kun mi!
Sxpinilon turnu vi
en Hauxkeli-ej'.
Sxpinu vi harojn,
tordu fadenojn,
triku vi sxtrumpojn,
surelilej.
Al vi mi kantu,
por vi mastrumu
ame karesu,
hudelideja!
Tekson ni varpu,
trabon ni turnu.
Pinon ni brulu!
surelilej;
lulilo, gxi knaru,
panon ni faru,
ni ne avaru
elibeja!
Mirloga ja vi!
amadu kun mi,
kaj dancu kun mi
en sudeli-dudeli-dej;
belega in' vi,
atendu min vi,
mi venas al vi
en dudeli-dej ...
*
... Dolcxe kiel plor'
sonas harp-sonor';
logas ama sent'
kvazaux milda vent';
flata la lul',
kiel onda rul'
dormigxas gxi en songx-trankvilo;
vekigxas el silent',
sxvelas en potenc',
kiel sxauxm-susur'
en la mar-murmur';
el la dorma cxarm'
sxvebas tona svarm'
amovarma, dolcxa trilo ...
Jen dancas la gnomo en bela kolor'
kun ringo sur haroj ondantaj.
Li logas Injeton per danca fervor'
dum tonoj cxirkauxe vibrantaj.
Ravege por vi!
Vi logxu kun mi!
Sxpinilon argxentan ricevos vi.
Ursego bruna mi estas dum tag'
en vastaj arbaroj kuranta,
lavanta hararon profunde en lag'
kaj fortajn torentojn vadanta.
Mi ludas sur strand'
kaj regas sur land'
gxis fora montar' cxe la vidorand'.
Sed kiam proksimas la meznokta hor',
kaj montoj englutis la tagon,
la am-melodion vi auxdas el for',
plej mildan, sorcxantan logadon.
Venigas vi min,
kaj sercxas mi vin
por dormo sur brak' de mia amikin'.
Vi sidu en silko kaj brila argxent'
en Blua-Mont' fiancxino.
Neniam plu venos tag' de lament',
peligxos cxagreno el sino.
Ravege por vi!
Vi logxu kun mi!
Sxpinilon argxentan ricevos vi.
Li manon palbluan etendas al sxi.
Sxi tremas pro tim' je la tusxo.
Sed kiam sxi donus kison al li,
sin montras la rata busxo.
"Jesuo!" -- Injet'
en sven' sur benket'
kun nom' de l' savanto en sava pet'.
EN LA PASXTEJO
La vento-troloj
Tsxjuh! Buh! diras nord-ventulo,
ululas trans nudaj altejoj;
bla
|