FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  
as, sxi sxtelis ovojn sen hont'. "Skar-rar!" diras pigo, sxi saltas kokete laux sxajn'. Skaras kaj vigle baskuladas, kaj tauxgas neniel ajn. Sxi estas vagulino, disvastigant' de kverel'; sxi gxojas je klacxo, mensogo kaj mok'; ne estas sxi fremda pri sxtel'. "Kvirli-kvit!" diras sturno, verd-nigra en brilo de sun'. Gxoje sxi saltas perle bela kiel infano en jun'. "Tip-tip!" kuradante diras gracia motacil'. Sxi estas kiel infana penso, pura en sia babil'. "Smek-smek!" saksikolo pepas seke sur sia sxtonar'. Sed eta, bruna birdo-regxo sin kasxas inter florar'. "Tirli-ti!" alauxdo flugas cxielen sur gxojo-ond'. Kaj kiam sxi tirlas en fru-mateno, farigxas nova la mond'. "Tirli-ti!" alauxdo levigxas al volba cxiel' en auxror'. Kiam sxi tirlas en fru-mateno tikligxas en mia kor'. "Vi-vip!" la vanelo fieras per sia kapa gest', en plum-cxapelo, velura jako kaj blanka silka vesxt'. Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabigxis gxi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi. Pluvio, la bela, bruna birdo, velurvestita trezor', kiam sxi fajfas en erikejo, varmigxas en mia kor'. Pluvio, la bela, bruna birdo, kun pasxoj malpezaj sur grund', -- kiam sxi fajfas en erikejo, mi ploras en kora fund'. Je somermezo Suda pluv'! Somera pluv'! gutas milde el nubeto; ardan aeron gxi fresxigas, sunbrulita kamp' rosigxas. Gutas kaj gutadas longe; ter', printemp' lavigxas sanaj; cxesas post labor' kontenta milde, dolcxe pluv' vespere. Malfermigxas ekspirante flor', foli', vivantoj cxiuj, tigo, sxalm', eriko fresxa, la mirik' kaj junipero. Felicxego elspirigxas en la miloj da odoroj, miloj da odoroj dolcxaj, -- gxis l' aer' balzame fluas. Volvas teron en flarajxon ama svarmo de la vivo, kiel la vual' sur brunaj rondaj, logaj inaj mamoj. Injo kun brutar' trankvila inter la montetoj pasxtas norde cxe la nigra lago, kunkreskanta marcx' per musko. Marcx' profunda, dangxerega sub la musk' kaj marcxa lano. Funde de la stagna lago dormas la erikserpento. En dekliv' brutar' pasxtigxas busxkaptante eriketojn; vigle la sxafidoj dancas al patrin' por sucxon sercxi. Kiam sin somer-vespero volvas mole super tero, kaj la hela fum' vespera vid-miragxe levas cxion -- jen trikajxon sxi forgesas pro impreso de la
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   >>   >|  



Top keywords:

tirlas

 

alauxdo

 

brutar

 

Pluvio

 

fajfas

 

erikejo

 

mateno

 

odoroj

 

saltas

 

vivantoj


vespere

 

dolcxe

 

miragxe

 

Malfermigxas

 

ekspirante

 

dolcxaj

 

vespera

 

kontenta

 
junipero
 

Felicxego


elspirigxas

 
fresxa
 

sunbrulita

 

fresxigas

 

forgesas

 

rosigxas

 

impreso

 

nubeto

 

trikajxon

 
lavigxas

cxesas
 

printemp

 

gutadas

 

pasxtigxas

 
dekliv
 
kunkreskanta
 
pasxtas
 

montetoj

 
eriketojn
 

busxkaptante


trankvila

 

marcxa

 

dormas

 

erikserpento

 

profunda

 

dangxerega

 

vespero

 

Volvas

 

flarajxon

 

volvas