FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
o estas en kaj inter la homoj. "Nun suben kaj norden drivas la hord'," -- al neniigxo -- al Infero aux al glacia trola mondo. Esprimo el la antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontraux malbono ne havos finon. Optimisma kontrauxo trovigxas en la poemo "Negxego". Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Sxi estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas dirende ke pro sxiaj kapabloj gravas gajni sxin kiel kunbatalanton en la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon. Rimarku la molan transiron cxi tie al nova temo kaj nova metriko: ... Dolcxe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazaux milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormigxas gxi en songx-trankvilo; vekigxas el silent', sxvelas en potenc', kiel sxauxm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma cxarm' sxvebas tona svarm' amovarma, dolcxa trilo ... EN LA PASXTEJO La verkisto metas Injeton en naturan medion. Tiel li sukcesas priskribi sian propran hejman regionon kun klimato kaj birdoj kaj aliaj bestoj. Jen la ekstera kadro de la tuta poemaro. Estante simboloj la spiritaj rivelajxoj do celas kaj aludas al reala homa vivo. La vento-troloj Tute realisma, sed samtempe poezia priskribo de la ventoj en tiu regiono. La fina strofo ligas tiun poemon intime al la anime intensa evoluo de Injeto. Ne estas facile Realeca priskribo de pasxtista vivo en tiu regiono. Samtempe la interligo kun la subteruloj farigxas pli videbla, kaj la subteruloj farigxas pli kaj pli realaj estajxoj. Birdoj Cxarma kaj petolema priskribo de la birdoj en la cxirkauxajxo de la bienoj en Jaren. Estas la verkisto mem kiu ekstaras en la poemo. La kompato kun aliaj estajxoj kaj malbona konscienco pro malbona konduto ligas la sentojn de la verkisto al la ideo kaj temo de la poemaro. Postuligxas pura animo: Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabigxis gxi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi. Pluvio, la bela bruna birdo, velurflugila trezor'; kiam sxi fajfas en erikejo, varmigxas en mia kor'. Je somermezo Estas bona ekzemplo cxi tie kiel vizio grade malkasxas sin al Injeto: jen trikajx
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

subteruloj

 

priskribo

 

verkisto

 

estajxoj

 

malbona

 

Injeton

 
poemaro
 

birdoj

 

regiono

 

Injeto


farigxas
 

malbono

 

poezia

 

ventoj

 

ekzemplo

 

samtempe

 

realisma

 

intensa

 
evoluo
 

intime


poemon

 
troloj
 

strofo

 

somermezo

 

bestoj

 
ekstera
 

klimato

 
propran
 

hejman

 

regionon


trikajx

 

aludas

 

rivelajxoj

 

malkasxas

 

Estante

 

simboloj

 

spiritaj

 
Postuligxas
 

konscienco

 

konduto


sentojn
 
belajn
 

Pluvio

 
rabigxis
 
dolore
 
neniam
 

trovis

 

kompato

 

ekstaras

 

interligo