FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   >>  
iel rok'; la kor' sxia velke fridigxas; memore sxi vidas en senta sxok'; la mondo por sxi glaciigxas. Kaj turnas sxi sin. "Nun havu vi min. Volonte farigxu mi montarin'." Eksaltas la gnomo sur roka voj'; li devas ja sorton lauxdi. "Sed nun vi forgesu kaj vivu en gxoj'; min sekvu, kaj povos vi auxdi pri mia regxej' de kamp' kaj montej', pri olda Gumlo en sia ej'!" Montaj troloj Basa plafon'. Distas muroj. Prujno kaj blu-glacia glimo. Sombra hal'. Argxento-brancxoj en sxtono brilas, krocxa hok' kaj inversa runo. Acxa blovo traa kvazaux el kel'. Tablo largxa sin vastigas. Hirtharuloj, nazegulinoj sidas en rond'. Mugxo, hurlo, lup-ululo, grunto, grumblo, kruda krio en tiu troleja mond'. Gratas krif' skabion, kruston; sango gutas; tondre ondas rida kricx'. Ege drinkas aviduloj; mildetigxas. Ogrin' kaj ogro tire frotas rostron al muzelo. Delic'. Peze sur la hala planko pigre sin trenas gejunuloj, lauxvica ar'. Lante turnas sin sxveba danco. Bastokordaj tonoj vibras. Svingas sin lace, oscede, plende ular'. Obtuze profunde en obskuro ogrin' ridacxas, trol' seksardas en am-avid'. Auxdigxas hurlo, sxauxma siblego; krif' al krifo, dent' al gorgxo; malamikon senhauxtigus ajno. "Fie mensogis vi, montulo!" krias Injeto: "Hide aspektas via gvardi'!" -- "Ega eraro!" tuj respondas la gnom' afable: "Tiuj, vidu, estas sklav-labora aro mia!" "Potenco tia, -- cxu gxi sklavu?" -- "Senpotencas malluma nescio dum tuta viv'. Jen vi nun mem auxdu. Provu ni sagxon de troloj, basan, malluman, sen senco en gxi." Alpasxas li tiun plej agxan: "Kial kamparano semas printempe semon? Nu?" "Hu?" -- tiu re-demandas. Strabe, cerbume la trolo gapas. Ridacxe pork-okule rigardas: "Hu?" Alpasxas li tiun plej junan: "Diru kial sopiras maren la river'?" Tiu malvole pauxte grimacas, spite li skuas longajn orelojn: "Fluu gxi kie kaj kien ajn sur ter'." Alpasxas li nun trolinon: "Kial infan' je malferm' de okuloj kricxas?" Gapas la trolino: "Kricxu gxi." Strabas malice al Injeto. Flaras, grimacas, akre per dentoj grincas. "Tia la sklava parencaro. Mankas demandoj; respondoj nur estas tiaj de sklav'. Ni prefere profunden iru kanton auxskulti lamentadan, vortojn kolerajn de olda Gumlo, praav'."
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

Alpasxas

 

grimacas

 

troloj

 

Injeto

 

turnas

 

gorgxo

 
malamikon
 

senhauxtigus

 

sagxon

 

Auxdigxas


kamparano
 

sxauxma

 

siblego

 

malluman

 

malluma

 

aspektas

 

printempe

 

afable

 
gvardi
 

respondas


labora

 
Senpotencas
 

sklavu

 

mensogis

 

montulo

 
Potenco
 

nescio

 
Flaras
 

dentoj

 

grincas


sklava

 

malice

 

Strabas

 

okuloj

 

malferm

 

kricxas

 

Kricxu

 
trolino
 

parencaro

 

Mankas


auxskulti
 
kanton
 

lamentadan

 
vortojn
 
kolerajn
 
profunden
 

respondoj

 

demandoj

 

prefere

 

rigardas