FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
doloro. En senespero tordas sin la lacigxinta koro. Malbono havas tro da fort'; por gxin esprimi mankas vort'. Mi brulas en angoro. Cxiela regx', ho helpu min! Auxskultu petan vorton. Vi luktis mem gxis venka fin' spitante fian forton. Teruras lukto en mizer'! Vi estu cxe mi en sufer'. Vi povas sxangxi sorton. Erarvoje Tempoj pasas en lanta flu'. Vadas la viv' en mizer'. Dion bezonas anim' post sku', post perdo de bona esper'! Vintro kusxas sur frida mond'. Cxu iam mildigxos gxi? Helpu animon sur sxtorma ond' perdinta fidon je Di'! Lacigxas en pezaj penoj Injet'; perdigxas kuragx' kaj fervor'. Erare sxi iras laux voj' kaj vojet', trolejen sxin pelas dolor'. Nokte trolejon trovas sxi. Jen fine decida moment'. "Auxdu! Min nun enskribu vi, por trinkajx' de amora tent'! Donu trinkajxon, ke turnu li sin al mi, sia gxusta am'. Almenaux nokton posedu mi lin kaj poste perdigxu en flam'." Ridete pendigas la acxa virin' kaldronon dum eksorcxad': "He-he! tiel oftas, ke tia la fin', sed fidu je mia traktad'." Sxi versxas el korno kaj miksas el glas', murmure zumante kantojn. En akvo elnorda sxi kirlas en vaz' radikojn kaj toksajn plantojn. Kaldrone bolas kun knar' kaj gxem', sorcxade kantas sxi: "Nun bolas larmoj, nun bolas trem', nun bolas kora pasi'. Bolas ardanta, varma sang', bolas sopira cxagren', bolas pere de galdra lang', bolas kun pulv' kaj venen'." El brust' de Injeto tri gutojn da sang' sxi tiras kaj faras trinkajxon. El ajxo de l' kata subventra flank' gutigas sxi elfluajxon. "Perfidon, damagxon forsorcxas mi. Mi sorcxas per cxiuj potencoj. En sango kaj osto -- trioble tri -- silentu la falsaj sentoj! Mi galdras pri Jon en Skarebrot, per galdra brogajxet'. Je trink' turnigxu la am-dorlot' al lia ino, Injet'." Kracxas sxi sxauxmon al la kaldron', sxvebas flava sulfur'. Sxprucas haladza vapor' al plafon', krakas la doma mur'. "Trioble tri, en nom' de Satan', estro de l' profundejo. Satano! Satano! -- Huj la ekflam'! -- Atendas vin abismejo." -- El flamoj manon la sorcxistin' levas en tomba silent'. Venkas Injeton penta tim' kaj svena, vertigxa sent'. Sxancele dancas plank' kaj fajrej', cxio strange movigxas. Sxi kuras sur sxtona, tufa altej' kiam sxi rekonsciigxas. Sxi vekigxas
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

Satano

 

trinkajxon

 

galdra

 

Injeto

 

gutigas

 

forsorcxas

 
elfluajxon
 

Perfidon

 

damagxon

 

sorcxas


subventra
 

gutojn

 

kirlas

 

radikojn

 

toksajn

 

Kaldrone

 

plantojn

 

elnorda

 
miksas
 

murmure


kantojn

 
zumante
 

ardanta

 

potencoj

 

sopira

 
cxagren
 

kantas

 
sorcxade
 

larmoj

 

silent


Venkas

 

Injeton

 

sorcxistin

 

ekflam

 

Atendas

 

flamoj

 

abismejo

 
vertigxa
 

sxtona

 

vekigxas


rekonsciigxas
 
movigxas
 

strange

 
Sxancele
 
dancas
 
fajrej
 

profundejo

 

brogajxet

 

turnigxu

 

dorlot