FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
cer' de terurar' por mi nun tiu lok'! Malvastas brust' sub peza prem', ne spiri povas mi. Pensadas mi kun tima trem': La pint', cxu falos gxi? Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' barigxas mia mens'. Izola mia stato nun sen fresxa mara vent'. Obtuza estas la rezon' de kri' el roka fend'. Se for de roka sovagxej' mi turnas min en tim', tuj baras blua krut-sxtonej' jen por la vido-lim'. Ho-hu! Mallum', premiga sent'! Fridigxas je genu'. Kaj hu! Dezerta mortsilent'! Kvazauxas tomba tru'. La gxentila knabo Gxis nun do servis Jon en la pasxtejo, plej agxa fil' de Amund en la Brot; vidigxas la bien' en montfendejo sur sxtupo en la montoflanka krut'. Por li finigxis servo de pasxtad'; li, plenkreskul', dungigxos por falcxad'. Vizagxon lian junan plibeligas hararo hela, densa cxe la frunt'; sur lip' lanugo kreskas kvazaux punt', kaj en la busxo blankaj dentoj ridas. Li lerte saltas kiel kapra id'; moleston li prikantas nur kun rid'. Li akompanos sxin en tiu tago por montri al sxi vojojn en l' altej'; konata estu ja la sovagxej' por ke sxi ne eraru dum la vago. Kaj konu sxin ja ankaux la brutar'; fremdulon ne tuj fidas la bestar'. La grego estas en l' altej' pelata. Pli pura la aer' ol iam ajn; rokaron ecx vestigis sankta sxajn' en glim' de lumo el cxiel' portata. Profunde spiras sxi dum sia vag' kaj sucxas vivon el cxi dia tag'. Li kantas, fajfas, drivas, babiladas, jen knab' en embaras', jen sagxa vir', pri suno kaj vetero dum ventadas, pri montoj, brutoj en la sama spir'. Rakontas li pri besto kaj bestino; pri "Dokka" multe, sonorilbovino. Libera sentas sxi sin amikin'; babilas same pri hazard-temaro. Ridacxa, frida li ne montras sin, ne kiel knaboj en la vilagxaro. Li sxin ja simple, bone, rektenomas; moknomon sxian sxajne li ne konas. Li montras al sxi rokojn kaj la rojon, kaj sxtonon, kiu sorcxe turnas sin, kaj la krutejon kie avo fojon mortpafis al rapida boacin'; sed en la boske bela betulej', ho sciu, iam estis urs-kusxej'. Pri troloj duonsxerce sxi demandas. "Ho jes!" respondas li sen iu mok'. "Ja logxas iuj kaj en mont' kaj rok'; sed multe pli cxirkauxe vage plandas." Sciigxas nun ke sagxa estas Jon; li tiras libron el la posxa fon'. "Vi eble kredas ne ke trol
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

turnas

 

montras

 

sovagxej

 
babiladas
 

embaras

 

Rakontas

 

bestino

 
sonorilbovino
 

brutoj

 

vetero


ventadas

 

montoj

 

rokaron

 

sankta

 

vestigis

 

fremdulon

 

bestar

 

pelata

 
fajfas
 

kantas


sucxas

 
portata
 

Profunde

 
Libera
 

spiras

 

drivas

 
demandas
 
respondas
 

duonsxerce

 

troloj


kusxej
 
logxas
 

kredas

 

libron

 
cxirkauxe
 

Sciigxas

 

plandas

 
betulej
 

simple

 

vilagxaro


brutar

 

rektenomas

 

moknomon

 
knaboj
 

babilas

 

amikin

 
hazard
 
Ridacxa
 
temaro
 

sxajne