FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
cxisto kun hakilo Bonstatajn vilagxojn incitas mi al inter-batalado; okjara rikolt' disipigxas pro gxi per nura oktaga luktado. Sorcxisto senzorgema Senpova la ul' kripliginte sin hakinte for la pugnon; predikas mi pacon al la kokin' antaux ol ligi la vulpon. Sorcxisto kun vergo Etulojn en monton mi sorcxas sen hont', kaj sklavaj ilin vestigas; ne vidos ili ekster la mont'; per libro l' okuloj kovrigxas. Sorcxisto kun sako Sako plena je pek' kaj horor' pezigas la sxultran paron; per serur' kaj katen' el argxent' kaj or' mi sorcxis la tutan homaron. Delire misvoje iras povrul', l' animon turmentas plagoj; sur mola lito tordigxas ricxul', putrigas lin bonaj tagoj. Sorcxisto kun skurgxo Estru mi laux propra vol', kaj pensu mi por cxiuj; antauxas mi, kaj sekvu popol'; kiel mi gloradu neniuj. Duvizagxa sorcxisto Mi sorcxas la rojon; ne fluu gxi; krepusko regu la vivon; antauxen kaj reen volas mi; kaj dekstren samtempe kun liven. Statas kampar' kiel morta lag' kie strangaj bestoj putrigxos; nenio instigas je nokt' aux tag', marcxo gxi baldaux estigxos. Cxeval-hxirurgo Spacan ejon havu etul' kaj estru etulmaniere; sobigas cxion tiu ul', kaj igxos en mondo mizere. Kiu kreigxis al granda afer', sidu stulte gxentile; mi trancxas, kaj sen sia vira ekster' laboros li poste sxpinile. Insidanta sorcxisto Ofte fatalon spertis mi; nun ruze per sorcx' agitas; mi inter-malicon vekas per fi', kaj perfide erarigas. Se gajnas vi ne per honesta far', vi certe fiule prosperos; mi tion instruis en vilagxar'; per tio gxi multe suferos. Viro kun busxumo Lernigas mi homojn pri kasxa perfid' kaj prefero de trompa konduto; similas al mi pli ol unu homid' akceptanta maljuston en muto. Nigramanteluloj Psalmojn kaj pregxojn mi en murmur' remacxas kun evangelio, gxis homoj kredas: Jen voj' de l' natur'! -- kaj forgesas la volon de l' vivo. Sorcxistego Altule mi pasxas tra l' vilagxar', postlasas neniun faregon, ke tiu lerninte laux mia far', ne fidu plu iun grandegon. Eta sorcxisto Mi havas ilon en mia malfort': Se iu distingigxas, mi klacxon per ruza, venena vort' sekrete disvastigas. Etuloj gxojas en sia atend', pensantaj etul-malice; grandecon kotsxmiras mi per ofend', kaj sekvos min ili lauxvice. Skeleto Cxiujn
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:

Sorcxisto

 

sorcxisto

 

sorcxas

 

ekster

 

vilagxar

 

instruis

 
granda
 

honesta

 

prosperos

 

kreigxis


perfid
 

prefero

 

mizere

 

trompa

 

homojn

 

suferos

 

busxumo

 

Lernigas

 
agitas
 

malicon


konduto

 
Insidanta
 

fatalon

 

spertis

 

gxentile

 
trancxas
 

gajnas

 
stulte
 

sxpinile

 

erarigas


laboros

 

perfide

 

murmur

 

distingigxas

 

klacxon

 

venena

 

malfort

 
grandegon
 

sekrete

 

disvastigas


sekvos
 
lauxvice
 

Cxiujn

 
Skeleto
 
kotsxmiras
 
grandecon
 

gxojas

 

Etuloj

 

pensantaj

 

malice