lor' kiel kant' en trem'.
*
Mi, sklavo al ricxeca sxajn',
animon vendis por eta gajn';
por jena povra pec' de ter'
jxuris mi min al eterna sufer'.
Havenon kaj hejmon ne trovas mi.
Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
Kiu perfidis dum viv' en mond',
por tiu sekvas kondamna respond'.
Perdigxis fido, perdigxis renom'.
Troveblas neniu amika dom'.
Senvoja nun, kaduka mi!
Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
Jen translokigxis partiga sxton'
senhoneste de mi pro mon'.
Rompigxis fido, rompigxis vort',
nun senamika mia sort'.
Ne trovos patran sinon mi.
Je nom' de Jesuo, helpu min Di'.
ILI VOLAS PRENI SXIN
La lunluminoj
Dormas en vintro la tera sin'.
Juna betulo en prujna lin'
kvazaux argxente muldita,
staras kiel el stela glim'.
Dormas en vintra somno la ter'.
Lumas la lun' en cxiela sfer'.
Miloj da diamantoj
glimas sur brancxoj en frost-veter'.
Tuj ekbrilas radioj sen fin',
kiam la brancxoj movas sin.
Kvazaux vivas la bosko
sub gemoj sxutitaj super gxin.
Injo sen sens' kaj pens' dum star'
gapas al tiu argxenta klar';
subite sxi vidas inojn;
dance iras la hela ar'.
Hela aro en ronda ir'
pasxas silente en sxveba gir',
kvazaux songxe dancantaj
laux tintil' kaj argxenta lir'.
Kreis ilin aera pal';
el luna krep' estas rob' kaj sxal',
kudritaj per stela brilo,
kasxas mametojn karesa vual'.
Lauxdorse falas flagranta harar',
glima kvazaux argxenta ar'.
Super la palaj vangoj
en stela songxo okula par'.
Sunon ne spertis ilia vid';
dancas la juna aro sen rid';
rigide nur ili ridetas.
Dormas la trajtoj en sia frid'.
Injo staras kvazaux en tranc',
rigardas songxe al tiu danc'.
Kapklinas ili salute,
kaj dissolvigxas en bruma trans'.
Profanado
Sxi tristas, la knabin',
en tim' de io;
frostigxas sxia sin'
de sombra scio.
Cxu baldaux logxu sxi
sur drauxg-insuloj?
Cxu celu nun pri sxi
la in-junuloj?
Sxi brulas en torpor'
ecx kiam ventas.
Pri pika brustdolor'
sxi ade sentas.
Cxe brutoj dum pasxtad'
sxi rev-langvoras,
sencelas en vagad',
ne plu memoras.
Dimancxon kun patrin'
al kirk' sxi iras.
Per sankta vort' l' anim'
cxu refortigxas?
Alrulas el la mar'
la nub' pluvadon.
Obtuzas nebular'
sonorigadon.
Sxi vage tra tombej'
en tristo venas.
Jen osto en herbej',
kaj gxin sxi p
|