FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   >>  
Gruntejo [Sagxula Ej'] Profunde en la Skaro-enorm' kavigxas halo el kupro; verdigre altigxas la volba form' kun glimo de gutoj el supro. Bluetas glimo kvazaux en dorm'. Gutadas fluet' kiel salivum' en tiu rok-hala sombro; lacertoj siblas, obtuza zum' oscede sonas en l' ombro. Serpent' meandras en songxa mallum'. Angule en kasxo en sombra krepusk' tra tempoj Gumlo sidas; Li sekan radikon similas en kusp', la membroj torditaj rigidas. Sur kapo kreskas likeno kaj musk'. "Vi Gumlo, gardanto de l' tradici'," alkricxas la Blua-mont-gnomo, "la Gumlo-kanton eldiru al ni; cxiamu en mond' gxia nomo. Rubajxojn nur kantas junuloj cxi." Jen kvazaux strecxigxas horlogxa risort' ekgurdas la vocxa knaro, kaj grince eligxas cxiu vort' el olda Gumlo-kantaro, en sercxo de gxia praa fort'. Kanto de Gumlo Kantas Gumlo pri pra-erao. Regis gigantoj la rondon mondan. Nokto timiga kovris la teron. Mankis luno. Mankis steloj. Flamis nordlumo sur glaciejo. Val' kaj kavo en kasxo songxis. Bone estis sporte ludi, montojn fendi, fajron sxuti, sxtormon veki kaj maron kirli, glacion sxovi kun tondra bruo. Bone ... bone lukte gxoji, harojn tiri kaj dorsojn rompi, kapojn skrapi, korne piki, krife sxiri, orelojn tiri. Bone ... bone nur inerti. En trankvilo krurojn sxpari kaj neniun taskon tusxi. Satsxtopita dolcxe dormi. Neniam zorgo pro helaj vaporoj. Neniam suno al okulo. Sen kreskajxoj la vastaj valoj; neniu fum' el hejma ej'. Tago dormis mortodormon. Prujne blankis trolaj mondoj. Land' en kvieto, regno en pac'. Tempo staris. Cxio mutis. Ve! Ve! Pereas erao. Ve! Ve! Fi-epoko ... Kreskis Alvo. Venis azoj. Sun' vekigxis; tag' ekregis. Sinkis nokto nebuleja. Venis al fino gigant-erao. Vintro cxesis; printempo varmis. Glaci' degelis. Torentis akvoj. Gxermoj kreskis; plantoj kreskis; arbar' densigxis nebul-deklive. Kreskis viroj kaj virinoj. Fajro fumis sur fulga ejo. Sxtalo plugis duran grundon. Sin vastigis verdaj kampoj. Sun' subiris, Sun' levigxis; tago estris mondan rondon. Temp' gxermigis longajn pensojn, fiksis celon, planon, solvon. Lukto! Lukto! Anim'! Anim'! Jen, junuloj, instiga vorto! Cxio
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   >>  



Top keywords:

kreskis

 

Mankis

 

rondon

 

junuloj

 

mondan

 

Neniam

 
Kreskis
 

kvazaux

 

vaporoj

 

trolaj


longajn
 

fiksis

 

pensojn

 

kreskajxoj

 

vastaj

 

Prujne

 

dormis

 

blankis

 
mortodormon
 

skrapi


kapojn

 
dorsojn
 

harojn

 

instiga

 

orelojn

 
solvon
 

Satsxtopita

 
dolcxe
 

mondoj

 

taskon


neniun

 

inerti

 

trankvilo

 

krurojn

 

sxpari

 

planon

 

verdaj

 
Gxermoj
 

vastigis

 

plantoj


Torentis
 
degelis
 

printempo

 
cxesis
 
varmis
 
kampoj
 

densigxis

 

Sxtalo

 

plugis

 

deklive