or
nun cxio en vizio vidigita,
perdigxis tute elen el memor',
kaj cxio estas kvazaux forgesita.
"Ne troloj! Ili mem prizorgu sin.
Prefere volas mi auxskulti vin!"
Volonte li pri Skarebrot rakontos.
Elkreskis tie li sur hejma ter';
ja tie ili kvar bovinojn nutros;
ordigos li laux sia manier'.
Sxi cxiun opan vorton povas fidi;
demandas sxi, sxi cxion volas scii.
Vagade ili lauxas riveretojn
kun karesema sxaf' kaj kun bovin'.
Pri greg' senzorgaj sentas ili sin.
Permane kaptas ili la fisxetojn,
kaj roste fritas ilin sur ardajx',
kaj malplenigas sakon da nutrajx'.
Ho felicxeg'! -- se tio nur ne estus,
ke nek la knabo nek la junulin'
kuragxas en liber' rigardi sin;
gxenigxas li, sed viro esti devus.
Se ilin ne aparte tenus tio,
ho, kiel bona povus esti cxio!
Nubigxas nigre, pluvas sur pasxtej'.
Bruegas tondroj sur la monta kresto.
Sin sxirmi volas cxiu hom' kaj besto;
en roka kavo estas rifugxej'.
Ne granda estas gxi sed vizitinda.
Gxin ili trovas loko ensidinda.
Kaj jen vesperon je la sun-ekkusx'
pli kunen ilin la sopiro pelas;
impulse juna brak' al kolo celas;
kunigxas sentoplene busx' al busx',
kaj kapturnige cxio sin transformas;
felicxa sxi en lia brako dormas.
Kaprida danco
Ho hipp kaj hoppe
kaj tipp kaj toppe
en tago cxi;
kaj nipp kaj nappe,
kaj tripp kaj trappe
en rondo cxi.
Kaj estas am-en-sun',
kaj estas flam-en-sun',
kaj estas tril-en-val',
kaj estas bril-en-val',
kaj en ludemo
kaj kriegemo
en tago cxi.
Kaj tir' cxe nuko
kaj fal' sur sxtupo,
pied' sur ej';
kaj formu ringon
kaj ekan svingon
jen en herbej'.
Kaj estas gxu-en-sun',
kaj estas tju-en-sun',
kaj estas glim-en-val',
kaj estas mim-en-val',
kaj estas tirlo
kaj roja lirlo
kaj paca ej'.
Ho tapp kaj tapo
kaj pusx' en kapo,
gxin havu vi.
Kaj snipp kaj snufo
kaj kis' sur busxo,
gxin prenu vi.
Kaj estas rul-en-ring',
kaj estas sul-en-sving',
kaj estas salt-en-danc'
ne estas halt-en-danc',
kaj estas hej-hoj,
kaj estas salt-hoj
kaj tra-la-ti.
Amo
La vigla knab' sorcxe min amigis,
min kvazaux birdon enkatenigis.
Triumfas knabo en amfier',
kaj min allogas ne plu liber'.
Min ligu firme per sxnur' el fero.
Subigu cxene min al sufero.
Ja, tiel premu min nun al vi,
ke l' tuta mond' igxos for por mi.
Se majstrus mi sorcxkapabl
|