algranda vortet' pri vi
kun kora plor' tuj foriras mi.
Neniam plu mi cxagrenon havus
se en forgeson mi min forsavus;
ho, mi malsanus ne plu, se mi
forgesi povus pri vi, pri vi.
Kiele?
Kiel farigxis por mi, Injet'?
Ne estas mi sama knabinet'!
Petole mi kuris sur kamp', laux lag'.
Ne estis longa por mi la tag'.
Aspekte songxo kaptis min;
memor', mi ne plu komprenas vin.
La sama mi estas en taga rond',
sed tamen kiel en fremda mond'.
Mi cxion tenas en klara vid'.
Mi gxojis, sed perfidigxas fid';
kaj cxio samas sur ej', en hejm',
alia tamen, tamen nur sxajn'.
La dom' situas kie staris gxi.
Mastrumas Panjo kiel faris sxi.
Aridas hejm' kie mankas vort',
patrin' fremdigxas sub tia sort'.
Fremda marcxo! Fremda altej'!
Fremde aspektas bovin' en pasxtej',
alien turnas sin gxia rigard',
kaj min gxi celas nur je hazard'.
Gapas fride la griza mur';
regas trist' en angula obskur'.
Rigidas mano, pied' kaj sin';
pezige cxio kontrauxas min.
Fenestre gapas mi en dezir',
mi bird' en kagx', en sopir', sopir'.
Neniun mi vidas sur kamp' aux lag'.
Por Injo nun longa estas tag'.
Ho, hejmo mia, jen en sekur'
mi vivis felicxa en sxirmo de l' mur'.
-- Ho Panjo! Estas ne plua gxoj';
L' animo sxteliras laux fremda voj'.
Vintro-sxtormo
Ke ege kraku en sxira forto!
Skuigxu domo, kaj tremu korto!
Rompu cxion rompiga far',
ke malakrigxu en pens' amar'.
Se prenus domon kaj kabaneton
ventego, donus gxi forgeseton.
Se l' tero cedus en sia grund', --
forges' ekregus en kor-profund'.
Se el cxiel' falus nub' vagante,
se flusus mar' cxion inundante,
se l' tuta mondo mergigxus for, --
farigxus paco en fina hor'.
En la kirko
En kirkon sxtele kasxiras mi;
forgesas pastron kaj vorton de Di'.
-- mi povra!
Mi sxargxas pekon post pek' sur min
por sxance povi ekvidi vin.
Je vid' de vi sangas mia kor'.
Vi estis cel' mia por ador',
-- mi povra!
Okuloj fajras kaj ardas vang',
esper' vekigxas en varma sang'.
Dezerto regas, sen vi en vid',
kaj mortas sentoj en kora frid',
-- mi povra!
Trenigxas hejmen mi en peza dub'.
Vagadas pens' kiel nokta nub'.
Se ante sidas tiu in'
kun largxa dorso kaj pav-anim',
-- mi povra!
mi malicigxas en vengxa sopir'
gxis bruo vekas min por elir'.
-- Ho, savu nin el la peko!
Svatanto
Elrampas rokeja gno
|