FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
nkbarbe li flagras per nigra flugil', blankigxas sur mont' kaj herbejoj. -- Tsxju ... Tsxjuh-hu-hu! diras trol' nord-uesta. Turnigxas kiloj, jahxtoj. Kirligxas la maro el profund', skuigxas gxis dek kvin klaftoj. -- Tsxju ... Tsxjui-lu! diras uesta marulo en sia elmara furi'. Dance li ludas sur brunaj deklivoj; fidinda ne estas li. -- Tsxju ... Tsxjui-lu! diras uesta marulo en sale malseka furor'. Li logas per sun' kaj bluo milda. Finigxas ofte per plor'! -- Tsxju ... Tsxjui-su! diras ul' orienta, li akras en sia hel'. Li venas de brilaj montopintoj, kalvaj kun blanka cxapel'. -- Tsxju ... Sulilu! diras suda lum-elf' susure en foliar', kaj lude li kantas kaj milde fajfas kun haroj el bunta florar'. -- Tsxju ... Sulilu! diras suda lum-elf'; pasxtado tiam bonas. Kalme estas cxe sxton' sub sun'; sxafidoj miaj petolas. -- Tsxju ... Sulilu! Beata somero kun sun' sur ej' kaj labor'. Jen gxuas mi dormon en erikej'; vekigxas el gxi sen plor'. -- Tsxju ... Ne estas facile Ho povra, nun vi frostas, gxentila mia sxaf' sub pluvo el la uesto, skualaj jxet' kaj paf'! La sxton' feina sxirmas vin kontraux humidec'. Kurbigxu kaj cxekusxu, tieas la eblec' por mildec'. Bovino volas hejmen; strecxiga estas pel'; trankvilo ne trovigxas sub dauxra pluv' de l' cxiel'. Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen'. Ni haltu en l' altejo; ni trovos ion jen, sen troa pen'. Ne estas tiel acxe en sxirm' cxe l' roka mur'; pasigu ni la tempon en iom da sekur'! Kaj eble tie huldro enlasos nin al si; sxi scias, ke hodiaux dum pasxt' suferas ni, vi kaj mi. Laux dorso komencigxis malvarma akva flu'. Mi tretis en la marcxon, kaj truon havas sxu'. Malseka peze estas vestajxo cxe la sin'. Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin', sekvu min! Malvarmas; baldaux frosto en brusto pikos min. Rapidos mi al varmo en domo de patrin'. Mi povos ripozeti post sxangxo de vestajx'; farunon vi ricevos. Estos varma la trinkajx', ho sxatajx'! Birdoj Kra! Kra! grakas korniko, sub nuboj en peza flug', Humila vestigxas sxi per kamlot' sen brila butika tuk'. Sxi iras sur kampo en aroj. Pri gajno ne mankas sci'. Sxi sxajnas digna bienmastrino; sxin tamen ne fidu vi. Sxi havas legxan okupon cxe muro, barilo kaj pont', sed kiam atente ni pririgard
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

Tsxjui

 

Sulilu

 

marulo

 

suferas

 

komencigxis

 

hodiaux

 

barilo

 

malvarma

 

marcxon

 

tretis


legxan

 

okupon

 

enlasos

 

pririgard

 

altejo

 

atente

 

trovos

 

huldro

 
Malseka
 

pasigu


tempon

 
vestajxo
 

ricevos

 

farunon

 

trinkajx

 

vestajx

 

ripozeti

 

sxangxo

 

sxatajx

 
Birdoj

Humila
 

butika

 

vestigxas

 

kamlot

 
grakas
 
korniko
 
sxajnas
 

bienmastrino

 
atendu
 

Malvarmas


patrin

 

mankas

 

Rapidos

 

baldaux

 

frosto

 

brusto

 

orienta

 

Finigxas

 

malseka

 

brilaj