E
Cxar aspekte sxi estas tre pretendema.
FRAUxLINO TESMAN
Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio sxi estis
kutimita dum la generalo vivis. Cxu vi memoras, kiam sxi kune kun sia
patro rajdis laux la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo
en la cxapelo?
BERTE
Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke farigxus
paro el sxi kaj la kandidato.
FRAUxLINO TESMAN
Ankaux mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne
titolu Jorgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro".
BERTE
Jes, ankaux la juna sinjorino menciis tion -- cxinokte, -- jxus kiam
ili envenis la pordon. Cxu vere _estas_ tiel, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro
eksterlande. Nun dum la vojagxo, komprenu. Pri tio mi auxdis ecx ne
vorteton, -- antaux ol li mem rakontis tie malsupre sur la sxipkajo.
BERTE
Jes, ja, li certe kapablas farigxi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_
estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaux volis komenci kuraci
homojn.
FRAUxLINO TESMAN
Ne, ne estas tia doktoro, kia li farigxis. -- (kapskuas
signifoplene) Tamen baldaux vi eble nomu lin io alia, kio estas
ankoraux pli grandioza.
BERTE
Cxu vere! Kio estos tio, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN
(ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se
karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio farigxis
el lia knabeto! (cxirkauxrigardas) Sed auxskultu, Berte, -- kial vi
_jenon_ faris? -- Forprenis la kovrajxojn de cxiuj mebloj?
BERTE
Sinjorino diris, ke mi tion faru. Sxi ne sxatas kovrajxojn sur la
segxoj, sxi diris.
FRAUxLINO TESMAN
Cxu ili do uzos cxi tiun cxambron -- cxiutage?
BERTE
Jes, sxajne. Almenaux laux Sinjorino. Cxar li mem, -- la doktoro, --
li nenion diris.
(_Jorgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la
malantauxa cxambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas
mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema,
ronda, kontenta vizagxo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas
okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma
vestajxo.)
FRAUxLINO TESMAN
Bonan matenon, bonan matenon, Jorgen!
TESMAN
(cxe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimigxas kaj
vigle agitas sxian manon) Vi, cxi tie -- tiom frue en la tago! Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.
TESMAN
Kaj tio ecx se vi ne havis suficxan ripozon dum la no
|