mi do
havas iun alian gxojon en tiu cxi mondo, krom ebenigi la vojon por
vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin
teni. Kaj nun ni staras cxe la celo, kara! Aspektis malespere
kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jorgen!
TESMAN
Jes, estas strange kiel cxio arangxis sin avantagxe.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontrauxstaris vin -- kaj volis bari al vi la
vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jorgen! Tiu kiu
estis por vi la plej dangxera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj
nun li kusxas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta
homo.
TESMAN
Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojagxis?
FRAUxLINO TESMAN
Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.
TESMAN
Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion valoras, cxu? Ne, sed kiam
la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jorgen! Pri kio
gxi temos?
TESMAN
Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.
FRAUxLINO TESMAN
Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia temo!
TESMAN
Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn
kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas
la filo de karmemora Jochum.
TESMAN
Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis
mian propran domon kaj hejmon kie labori.
FRAUxLINO TESMAN
Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun via koro sopiris, kara
Jorgen.
TESMAN
(cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- sxi
estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi
kredas, ke sxi venas. Cxu?
(_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas
sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble.
La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj
esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta,
sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta
antauxtagmeza kostumo.)
FRAUxLINO TESMAN
(iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan
matenon!
HEDDA
(donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino Tesman!
Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.
FRAUxLINO TESMAN
(aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna sinjorino bone dormis en
sia nova hejmo?
HEDDA
Nu ja, dankon! Elteneble.
|