FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
i havi sxin ankoraux iom da tempo! Cxar alie mi ne scias por kio vivi, Jorgen. Ecx pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi. TESMAN (frapetas sxian dorson) Nu, nu, nu, --! FRAUxLINO TESMAN (abrupte sxangxas temon) Kaj jen ecx imagi ke vi estas edzigxinta viro, Jorgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La cxarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Sxi, kiu havis tiom da amindumantoj cxirkaux si! TESMAN (kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas suficxe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Cxu ne? FRAUxLINO TESMAN Kaj ke vi ankaux povis fari tian longan nuptovojagxon! Pli ol kvin, -- preskaux ses monatojn -- TESMAN Nu, -- por mi estis ja ia studvojagxo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara! FRAUxLINO TESMAN Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallauxte) Sed auxskultu nun, Jorgen, -- cxu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan? TESMAN De la vojagxo? FRAUxLINO TESMAN J-e-e-s. TESMAN Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja rakontis al vi hieraux. FRAUxLINO TESMAN Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- cxu vi ne havas iujn, -- iujn tiajn -- esperojn --? TESMAN Esperojn? FRAUxLINO TESMAN Dio mia, Jorgen, -- mi ja estas via maljuna onklino! TESMAN Jes certe mi havas esperojn, ho jes. FRAUxLINO TESMAN Nu? TESMAN Mi havas ja la plej bonajn esperojn farigxi profesoro post nelonge. FRAUxLINO TESMAN Jes, profesoro, jes -- TESMAN Aux, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi farigxos. Sed kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias! FRAUxLINO TESMAN (ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (sxangxas temon) -- Sed ni parolis pri la vojagxo. -- Gxi certe postulis multe da mono, Jorgen? TESMAN Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe. FRAUxLINO TESMAN Sed mi vere ne komprenas, ke gxi estis suficxa por du. TESMAN Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojagxas. Cxar tio estas ekstreme pli multekosta, lauxdire. TESMAN Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda _devis_ havi tiun vojagxon, onklino! Sxi vere _devis_. Io alia ne konvenus. FRAUxLINO TESMAN Ne, ne, ja ne konvenus. Cxar nuptovojagxo estas ja kutimo nuntemp
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

TESMAN

 

FRAUxLINO

 

Jorgen

 

onklino

 

esperojn

 

profesoro

 
Gabler
 

konvenus

 

multekosta

 

vojagxo


rakontis
 

sxangxas

 

bonajn

 

ricevis

 

leteroj

 

doktoran

 

farigxi

 

pensas

 
hieraux
 

Esperojn


aferoj

 
rangon
 

maljuna

 

pravas

 

komprenebla

 
aldone
 

sinjorino

 
facile
 

suficxa

 

vojagxas


nuptovojagxo

 

kutimo

 

nuntemp

 

vojagxon

 

ekstreme

 

lauxdire

 

kompreneble

 
komprenas
 

farigxos

 

nelonge


ridetante
 
granda
 

stipendio

 
helpis
 
postulis
 
parolis
 

libroj

 

cxarmegan

 

kaptis

 

edzigxinta