FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
n de Rauxmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaux io, kio nomigxas 'rauxmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontrauxulojn. Io sxangxigxis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'rauxmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329). Oni atentu la adjektivon _iaspeca_ en la vortoj de De' Giorgi. Gxi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto', '_iaspeca_ feministo' aux '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte signifas _alispeca_, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu ortodoksa [1] (cxi-kaze la rauxmismo de LF), alia heterodoksa (la rauxmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'rauxmismo' laux la spirito estas cxefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaux de la hodlera epoko, almenaux implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkasxe vortumita" (GUDSKOV, p. 12). Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha konceptas rauxmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Rauxma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aux, eble pli gxuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la auxtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, cxu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da rauxmismoj! Nu, en tiu cxi eseo mi pritraktos nur la rauxmismon ortodoksan (mi ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laux mia tezo, gxiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aux dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde cxio alia kaj por uzi precizan terminon, en la cxi-sekva teksto mi nomas gxin _foirismo_, laux la nomo de l' kooperativo kaj la revuo. Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel gxin difinas foiristoj mem: "Ni sekvas la Rauxman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laux UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika, bilda) kies radikoj cxerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaux la aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de rauxmismo rilate
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:

rauxmismo

 

iaspeca

 

punktoj

 

rauxmismon

 

signifas

 

ortodoksa

 
almenaux
 

teksto

 

spirito

 

foirismo


klaran
 

kooperativo

 

dekalogon

 

precizan

 

terminon

 

distingon

 

pritraktos

 

ortodoksan

 
tempas
 

rauxmismoj


konfuzo

 
paciencus
 

tralegi

 

transsubstancigis

 

punktojn

 
ordonojn
 

dogmojn

 
defendantoj
 

materialo

 

analizi


manifeston

 

esperantisteco

 

kvazaux

 

aparteno

 

diaspora

 

elektita

 

konstato

 
muzika
 

radikoj

 

cxerpas


lingva
 
minoritato
 

transnacia

 
helplingvo
 
kulturlingvo
 
rilate
 

kvintesenco

 

internacia

 

Esperanto

 

SILFER