FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  
civito_. Tial, ke _esperantistaro_, _komunumo_ k.a. eluzigxis, necesis eltiri el la cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el 'demokrato' kaj 'demografio', ne tauxgus pro la eventuala slogano: _Forumo por la E-Demo!_). Refoje la kutima travestia farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura Centro-Esperantista, aligxas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu cxi informas, ke "la partopreno en la Forumo implicas neniun financan sxargxon aux moralan engagxon", t.e., ke gxi liberas, sed ke "suficxas akcepti la proponitan kvintezon kaj sendi aligxon al KCE". La _kvintezon_ (plia silferismo memoriganta pri _kvintesenco_ kaj _sintezo_) proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en Svisujo; ankaux naivuloj bonvenas, kondicxe ke ili akceptas la kvin tezojn, dogmojn aux aksiomojn de familio Ari-Martinelli. Brile, cxu ne? Aligxanta "establo (societo, redakcio, eldonejo, kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj vocxdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Suficxas penseti, kiuj _establoj_ sendos delegiton al forumo kun cxi tiaj kunvokintoj kaj antauxkondicxoj por kompreni, ke la rezulto respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel _fidele_, kiel la lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aux kiel siatempe referendumoj organizitaj de Hitlero. Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj estas ke la Forumo ne lancxu (nur) novan proklamon, sed ke gxi interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al pli alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de cxio legita gxis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de Rauxmo: La kvintezo 1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aux pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj. 2. La lingvokono estas la sola komuna
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   >>   >|  



Top keywords:

Forumo

 

kunvokintoj

 

civito

 

delegiton

 

Centro

 

kvintezon

 
komunumo
 

libera

 

esperantistaro

 

forumo


sendos
 

malavaro

 

Suficxas

 

penseti

 

antauxkondicxoj

 

establoj

 

lastaj

 

denaskaj

 
parlamentaj
 

elektoj


esperantistoj

 
fidele
 

rezulto

 

respegulos

 

sentojn

 
kompreni
 

vocxdonoj

 
privatuloj
 

statuson

 

eventualaj


partopreni

 

komuna

 

delegitoj

 

rajtos

 

interveni

 

observantoj

 

interveno

 
favore
 

privatulo

 

rezigni


lingvokono
 
delegito
 

provizore

 
animeco
 
organizitaj
 
Surbaze
 

legita

 

esperanto

 

diaspora

 

difinota