FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
li citas enteman zamenhofan tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li konkludas, ke "cxi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama pagxo la revuo aperigas kadritan replikon fare de 'Francois Degoul, zamenhofologo' (tiel!), laux kiu "la citajxo de kolego Lindstedt [. . .] estas tro malkompleta", cxar "Zamenhof evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere gxin sekvas letero de la auxtoro al Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite kaj kun substreko "_malpermesas_ aperigi la duan parton" (t.e. tiun presitan sur la tuj antauxaj pagxoj kontraux la deziro de la auxtoro) kaj "tute _cxesigas_ [sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra margxeno de p. 331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof. Lindstedt dissendis samtempe per elektronika posxto al multaj adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330 LF presas leteron de Silfer, (ankorauxa) prezidanto de LF-koop, al Lindstedt, kiu finigxas jene: "Konklude: via reago estas maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aux Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en _Novjara salutmesagxo_ (_de baldauxa prezidinto_), Silfer dedicxas duonon de la adiauxo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum cxi tiuj dek unu jaroj" (SILFER 1997 [1]); li asertas, ke "en almenaux tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam li aludas cxiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de cxi salutmesagxo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera redaktoro, dujara cxefredaktoro, dufoja felietonisto . . . Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas periodaj, gxis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili cxiuj meritas sian rozon, ecx se vento (ankaux ne facila . . .) forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

Lindstedt

 

LINDSTEDT

 

dekstra

 

salutmesagxo

 

auxtoro

 

evidente

 
numero
 

cxefredaktoro

 

letero

 

Silfer


leteron
 

aperigas

 

Zamenhof

 

Polukso

 

restas

 

senprobleme

 

identigeblas

 

mitologiaj

 
koncernataj
 

cxiujn


reprodukti

 
aludas
 

Kvankam

 

supertakso

 

eraron

 
seniluziigis
 

gvidado

 
personoj
 

adiauxo

 

duonon


Novjara

 

baldauxa

 

prezidinto

 

dedicxas

 

asertas

 

almenaux

 

SILFER

 
kunkulpis
 

dufoja

 

historio


protagonisto
 
pozitivan
 

definitiva

 
rajtas
 
forgesi
 
petalojn
 

forblovis

 

dornoj

 

Kurteno

 

facila