FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   >>  
to, ne ia kreuta _Idiot Neutral_. Cxar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo _La Majstro kaj Martinelli_: ornamas gxin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna indiko pri kopi-rajto sur brosxureto de Kataluna Esperanto-Asocio pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto, kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informigxi pli bone antaux ol simple represi. Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis cxe tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aux 1994 li same akuzis la paderborne sxulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro 1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala Cirkulero_ reproduktis gxin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos cxi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos iam poste. Eble tial, ke ne cxiam mi protestis pri cxio protestinda aux protestenda, mi ankaux neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon" postuli de Auld, Fernandez aux Minnaja, ke ili cxesigu sian kunlaboron kun LF, aux de Neves, ke li same faru rilate al la eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estigxis persona konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego kontraux _Montara vilagxo_ (traduko de anglalingva romano de Chun Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi trafigxis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis. Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia beletra kariero. Antaux ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj gxian dauxrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la ro
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Haupenthal

 

recenzon

 

reproduktis

 

akuzis

 

Cirkulero

 

postuli

 
Forumo
 

Speciala

 

leteron

 

konflikto


kunlaboron
 

kreuta

 

Fernandez

 

Minnaja

 

cxesigu

 

senrimorse

 

persona

 

estigxis

 
rilate
 

eldonejo


idiotan

 
Neutral
 

imagante

 

neeviteble

 

letero

 
petita
 

konflikton

 
komplezis
 

okazos

 

protestenda


protestinda

 

ankaux

 

neniam

 

protestis

 

cetere

 

korespondan

 

rilaton

 
modelo
 

delonge

 

poetofrato


amikecoj
 
dufoje
 

vizitis

 
Dolaro
 
lingva
 
tiaman
 

dauxrigon

 

Antaux

 

senlaca

 

stimulanto