FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
kaj ecx _malgrauxnacia_, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco. Temas do nek pri sinonimoj (laux PIV, "vorto havanta gxuste la saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aux "vorto esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama cxirkauxteksto, kun la samaj nuancoj aux en cxiuj ties sencoj") nek pri euxfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. _politike gxusta_ aux _politike korekta_ [2] esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire _mildigas_ nur la kompreneblecon de la frazo. Cxi-sekve mi nomos ilin, laux la nomo de ilia plej konata lancxinto kaj uzanto, silferismoj aux silferonimoj. Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin _rauxmismo_ jam dekomence montris la volon fari distingon disde cxiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron kun sekto, cxar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn dangxerajn sektojn kiuj, per kidnapado [*] de infanoj aux cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas pagxojn en la internacia jxurnalaro, sed la vorton _sekto_ en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri _skismo_, cxar foirismo gxis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe) nek naskigxis el frakcio disigxinta, ekzemple, elde UEA aux alia internacia organizo. (Parenteze: kiam, antaux du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri blago, sed ja versxajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto Cxiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aligxi al la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, gxis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aux iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero). Fakte, la komparo kun religiigxantaj sektoj (cxi-kaze en la unua senco PIVa) montrigxas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aux parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de sxiboleta lingvajxo. Per tio komencigxas la instituciigxo de l' deviaci
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

infanoj

 

esperantistaron

 

Hamilton

 

politike

 

esperantistoj

 

internacia

 

inciti

 

provis

 

Matthew

 

Perret


membris

 

versxajna

 

dirante

 

Thomas

 

organizo

 

Parenteze

 

ekzemple

 

disigxinta

 
dudividi
 

siatempe


naskigxis

 
frakcio
 

antaux

 

gimnastejo

 

lerneja

 

Dunblane

 

Skotujo

 

dekkelkon

 

mortpafis

 
parolantoj

herezuloj
 

manifeston

 

diskonigas

 

memproklamitaj

 
grupon
 
metaforu
 
rebaptas
 

komencigxas

 
instituciigxo
 

deviaci


lingvajxo

 

sxiboleta

 

samtempe

 

distingan

 

starigo

 

analizilo

 

fruktodona

 

Necesas

 

estintus

 

pacienci