FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  
o. Sian heterodoksecon ili flirtigos lauxbezone, kvankam praktike gxi jam transformigxis en novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj. Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el gxiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je gxia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante gxin, estas la volo de apartigo, kiu esprimigxas en gxi. Gxi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas _ili_, kaj estas _ni_. Subkomprenate: _ili_ estas malpravaj, _ni_ estas pravaj; _ili_ estas fusxuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, _ni_ diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; _ili_ elektis negxustan vojon, la gxustan vojon elektis _ni_. Tiu divido sxajnas al mi negxusta. Gxi metas rigidajn limojn en realo diversa, movigxanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan mehxanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, _ili_ kaj _ni_, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto, aux kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, ecx en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON 1994, p. 1). Mi citu ankoraux el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laux mi karakterizas la Manifeston, trovigxas sur tri niveloj: en la homaro [. . .], en la esperantistaro [. . .] kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita _Krizo de identeco_. Tie la auxtoroj notas cxe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laux ili, ni simple gxuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj egoo do sxajnas al mi negxusta, plia konkretigo de ia, versxajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedauxri la uzon de fakterminoj en gxenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare". Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige jxongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Cxi patino el esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj pseuxdosciencaj igas la manifeston netusxebla kaj, do, nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aux hontindan, nek ion akcesoran aux banalan, sed precize la
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   >>   >|  



Top keywords:

elektis

 

superegoo

 

apartigi

 

esperantistaro

 

negxusta

 

divido

 
sxajnas
 

simple

 

esperanton

 

dividon


esperantistoj
 

vidpunkto

 

argumentado

 

predikema

 

karakterizas

 

apartigemo

 

Manifeston

 

trovigxas

 
interese
 

ankoraux


prelegteksto

 
niveloj
 

titolita

 

punkto

 

identeco

 
aperas
 

homaro

 
individua
 

esperantisto

 

auxtoroj


bezono

 

literaturaj

 

esprimoj

 

greklatinaj

 

modkulturaj

 

pseuxdosciencaj

 

patino

 
jxongli
 

lingvo

 

imponi


laikoj
 
manifeston
 

akcesoran

 
banalan
 
precize
 
hontindan
 

obscenan

 

netusxebla

 

nerefutebla

 

Silferonimoj