FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  
Cxu nur hazardo, aux cxu jen la vera signifo de la kvinpetalo? Kaj kia bravajxo -- amikon knokauxti nomante lin (mense aux psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laux Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruligxas sur la planko. Mi subtitolis gxin _Religia dramo_ laux la signifo de la hispana _auto sacramental_, parenco de la inkvizicia _auto de fe_, portugalece esperantigita kiel _auxtodafeo_. Malgraux la stilo de la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua pasxo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'. Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de lingvo lancxita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian reputacion en la komencaj monatoj, sed bonsxance mi ricevis firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaux estu iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dedicxas sin al insultado kaj punbruligoj. Simile al la fetvo [*] kun la anatemo al Salman Rushdie, LF aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aux 'rato' por anticipi la figuron, laux kiu oni iam povos drasxi lin gxismorte" (SANCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe igxis celo de pliaj atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de [La] Kvinpetalo distancigxi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro cxi ties interpreto de la t.n. acxeto de _Heroldo_ fare de LF-koop: TRIFONCXOVSKI). Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la ekskomuniko prezentu cxi homojn senmeritaj kaj senvaloraj. Tiam _Robo-koop_ [8], hibrido el la cxefredaktoro kaj martelmasxino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron _Vivan las cadenas (y la Inquisicion)!_ (lauxvorte: 'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis al la fifama kaj fripona regxo Fernando la Sepa (1784-1833) agitite de la markizo de Cabra kaj cxi ties sbiroj. Jen provizora solvo: _Vivu la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!_ Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la zamenhofan teks
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  



Top keywords:

Lindstedt

 

Giorgio

 

lingvo

 

monatoj

 

Inkvizicio

 

hispana

 
nomante
 

signifo

 

Fighiera

 

kooperativo


verkisto
 

interpreto

 

priskribitan

 

strategion

 

TRIFONCXOVSKI

 

Interese

 

Heroldo

 

acxeto

 
preferata
 

distancigxi


Lastatempe

 
drasxi
 

SANCHEZ

 

FERLOSIO

 

figuron

 
Lagrange
 

decido

 
anticipi
 

Kvinpetalo

 

Georges


atakoj

 

ataketoj

 

gxismorte

 

prezentu

 

Fernando

 

agitite

 

markizo

 
fripona
 

katenoj

 

madrida


fifama
 
sbiroj
 

foiristoj

 
trovas
 
zamenhofan
 
revenu
 

provizora

 

Kooperativo

 

Literatura

 

lauxvorte