FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
a poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso". La atentigo pluas kaj finigxas jene: "Lastatempe Reinhard Haupenthal same false atribuas al mi la pseuxdonimon Paula Mahrti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaux Goncalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia staras aux statas la afero pri _La manto_. Probal Dasxgupto nomas gxin sxlosilromano (legu lian leteron fine de cxi artikolo). Kiam aperis en _Monato_ (dec. 1997) la recenzo fare de Goncalo Neves mi miris: "estas klare, cxu ne?, ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis konsenti kun la frazo de William Auld en letero al _Monato_ (feb. 1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Picx) igxis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikigxis letero de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraux Martinelli kaj kiu poste demisiis je rubrikredakta posteno en _Monato_) kaj ecx unu de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aux li verkintus la libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en _Fonto_ (n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke ankaux mi ne verkis gxin (superflua, cxar suficxas kompari ajnan alineon el _La manto_ kun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Sxajnas al mi, ke nek Bays nek la redaktejo de _Monato_ pekis aktive aux pasive: tiel longe, ke la auxtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraux liaj dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la auxtoro ajn de tiu neglektinda romano kuragxus eldiri lauxte sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nek _Monato_ nek _Fonto_ meritas punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas cxies kaj cxiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj, koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas dauxre subteni. Parenteze, rilate la enhavon de _La manto_ kaj la konformecon de gxia intrigo al realaj okazintajxoj, certe Martinelli, Silfer (kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aux malhonorigo kauxzitaj aux kauxzutaj. Aliflanke tia plendo mem hauxlas cxi vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la marcxojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa logxistiko. Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, _Fonto_ decidis represi la tutan recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Monato

 

Martinelli

 

Giorgi

 

libron

 

verkis

 

letero

 

ankaux

 

Goncalo

 

ekzemple

 

auxtoro


ripetu

 

pasive

 

aktive

 

redaktejo

 

revuojn

 

aperigas

 

Sxajnas

 

konigi

 
malabono
 

meritas


malgraux

 
dementoj
 

suspektis

 

tiurilate

 

verdire

 

neglektinda

 

romano

 

kuragxus

 

eldiri

 
lauxte

flusablojn
 

marcxojn

 

replikoj

 

rebatoj

 
akuzoj
 
reciprokaj
 
fikcio
 

hauxlas

 
plendo
 

vulgaran


misgustan

 

romanon

 

rezolucioj

 

kooperativa

 

recenzon

 

kredeble

 

reklamcele

 

represi

 

decidis

 

logxistiko