FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
oj estas la agnosko pri nia lingvo kaj gxia komunumo fare de la Bureau des langues moins repandues en Dublino, kaj la preparo de konstitucia cxarto por la Esperanta Civito. Provizora referenco por la arbitracia instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila kodo, kaj modelo por tiu konstitucia cxarto estas la senteritoriaj civitoj (kiel la ordeno de la Maltaj Kavaliroj), korektita laux la federalismaj principoj, anstataux centralisma hierarkia akso. La Pakton la Forumo aprobis per 12 vocxoj favoraj, 2 sindetenaj kaj 1 kontrauxa (la IFEF-delegito): cxi lasta estis tamen kandidato kiel vicmembro al EKo, kaj tie elektita. La dua Forumo, kunigonta cxiujn establojn, kiuj ratifos la Pakton, invititojn kaj observantojn, estos kunvokita de EKo minimume post unu kaj maksimume post du jaroj. Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo, krom unu korekto: "neapelacieblaj" anstataux "neapelaceblaj" en la originalo): La subskribintoj lancxas la sekvan proponon de Pakto por la Esperanta Civito 1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito. Gxi engagxas la subskribintojn de la Pakto nur se la suverena instanco (la gxenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas gxin. 2. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo aux individuo kun jura personeco aux civilaj rajtoj kiu posedas gxin. 3. Al la Pakto eblas aligxi en kiu ajn momento, laux la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aligxo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la jam aligxintaj aprobas. 4. El la Pakto eblas retirigxi nur pro: a) pruvita malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj sxangxus gxian nunan strukturon kaj celaron. 5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto; b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio. 6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por la Esperanta Civito (Kortumo). 7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn taskojn: a) cxiujare prepari raporton pri la evoluo de Esperantio; b) fari proponojn, ankaux organizajn, por la progreso de E-io laux la Kvintezo; c) kunvoki, ene
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Esperanta

 

Civito

 

Kortumo

 

instanco

 

anstataux

 

Pakton

 
Forumo
 

establo

 

artikoloj

 

originalo


Evolukomisiono
 

cxarto

 

konstitucia

 

arbitracia

 

retirigxi

 

aligxintaj

 

ekvalidas

 

plimulto

 
absoluta
 

aprobas


ratifo

 
kolektivo
 

individuo

 

necesas

 

gazeto

 
personecon
 

redakcio

 
personeco
 

aligxi

 

momento


proceduro

 

pruvita

 

civilaj

 

rajtoj

 

posedas

 

aligxo

 

strukturon

 
taskojn
 

sekvajn

 

cxiujare


prepari
 
raporton
 

plenumos

 
rimedoj
 
plenumi
 
celojn
 

evoluo

 

Esperantio

 

Kvintezo

 

kunvoki