FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
aj sin al Direktora Trono (la vampireska Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estigxas en personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesuficxa membildo, kaj povantaj fari eltenebla cxi nesuficxon nur kreante bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaux si. Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero pluvivi biografie, cxar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial delirado kutime aperas en la adolta agxo, sed gxi image reiras al adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj ecx en grado plej minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la filmo _Civitano Kane_. Ni, esperantistoj, baldaux havos la honoron kaj plezuron spekti _Civitano Silfer_, aux, kiel dirintus Szathmari, _Perfekta civitano_. Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure personaj. Cxion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993). Kelkaj rememoros la lastan alineon de _Nefermita letero al la gazetaro_ (ALOS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj [Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre dauxra kaj sterila plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus! Bedauxrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan "ke cxiuj redakcioj respektu la principojn de jxurnalisma etiko, enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni tuj vidos, kiel gxi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj nun provas ripeti la artifikon kontraux Gian Carlo Fighiera. Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj, cxi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des pli ke la kvintezo anoncas sxtormojn, tempestojn kaj buraskojn. La regxisoroj de la cxi-supre priskribita burleskajxo, en sia avido potenci kaj akapari atenton, domagxas neniun ajn. Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun _paranoja_ strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aux neniam pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo helpas cxi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara pensofluo, se
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

Silfer

 

Giorgio

 

pardonas

 

neniam

 

punkton

 

Civitano

 

letero

 

CAMACHO

 

personoj

 

deliro


kontraux

 

artifikon

 

sinjoron

 

ripeti

 

Fighiera

 

provas

 

Lindstedt

 

ricevis

 
defendi
 

bezonon


atakatojn

 
verdire
 

eksentis

 

siatempe

 

helpon

 

kolegoj

 

amikoj

 

Samkiel

 

Bedauxrinde

 
ignoris

petantan
 

sterila

 

dauxra

 

plumbatalado

 
volonte
 
vampireska
 
argumentoj
 

alipartiaj

 
replikoj
 

esprimon


enlasante

 

respektu

 

redakcioj

 

principojn

 

jxurnalisma

 

mistraktis

 

forgesas

 

pardoneblan

 

malamikaj

 

fikciaj