FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
, cxe la komenco reagis jene: "Unuflanke mi admiras la verkon pro gxia strukturo, vort-uzo, precipe kiel vi malkasxas la Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: cxu necesas uzi vian valoran tempon por skafandri [provizi per fresxa aero] organizon sensignifan? [. . .] Evidentas ke vi klopodas malkasxi la papajn revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min demandas, cxu tiu grupo ne estas suficxe sagxa por funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke Silfer nur revas pri simpla adeptaro." Poste, sxangxinte (evidente) la opinion, li konfesis: "_La tutan vivon mi jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop_". Deziro plenumita! La pagxosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi supozas) Aleksander Korjxenkov en la artikolo _Rondo vere "familia"_ (_La Ondo de Esperanto_, 1999:1): "_Drasxan publikan kritikon [fare] de la vidvo de la antauxa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves dauxrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer (baldaux aperos nova kontrauxsilfera filibro de Camacho)_". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version aux surogaton de foirismo, kiun Korjxenkov kaj K-io lauxdire kaj onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al tiu de kamarado Gorbacxov en la balot-intencaj sondoj. Strange, se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander, Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran, sen erarintaj filoj kaj favaj sxafoj! Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj svagaj kaj ambiguaj, kvazaux temus pri la sekso de l' angxeloj, Silfer (en _Bonan matenon, HdE_ 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj 8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laux la nomo Niemojewski, auxtoro de artikoloj en _Pola Esperantisto_ en 1914 (!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontrauxjudan karakteron". Konata metodo: cxiujn kritikajn vocxojn ili eljxetas en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna stampilo! Kritikanto igxas antisemito, "*anarkoidulo", persono kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Cxu necesas proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn kaj legas librojn fare de judaj auxtoroj? Ke cxi-monate m
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Silfer

 

Esperanto

 

necesas

 

Aleksander

 

Camacho

 

Korjxenkov

 
precipe
 

reagoj

 

Nerektaj

 

sxafoj


angxeloj
 

kvazaux

 

venadis

 

maniero

 

neeviteble

 

kritikatoj

 

aludoj

 

akuzoj

 
respondoj
 

kutima


svagaj

 
ambiguaj
 

simila

 

sukceso

 

kamarado

 
Gorbacxov
 

intencaj

 
lauxdire
 

onidire

 

establi


provas

 

sondoj

 

Strange

 

familian

 

rondon

 

propran

 

erarintaj

 
sukcesos
 

reciproka

 

imitado


malimitindaj
 
Giorgio
 

kondutoj

 
nuntempaj
 
persono
 
anarkoidulo
 

antisemito

 

trovas

 

esperanto

 

psikan