FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
aux pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aux Mensa, kaj ne pro tio mi auxtomate igxus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kunigxo, al rekunigxo. Jen kial mi opinias gxin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante gxin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto. Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua, _la esperantistoj kiel elektita popolo_, igas onin kredi sin elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi sxerce nomas 'la normaluloj'). La dua, _la esperantistoj kiel elektita familio_, retrovigxas en kantoj kiel _IS_ kaj _Sola_, de la rokbando [*] _Amplifiki_, modeloj de himno por renkontigxdependaj homoj senradikaj. Ambaux tipoj de elektiteco signifas izolon, izoligxon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, cxu ne? Aliflanke naciismo, pli ol sercxi identecon, kreas gxin: "[. . .] la popoloj aux la gentaj aux naciaj identecoj cxiam estas inventoj aux miskreajxoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]" (SANCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "mi _estas_ esperantisto"): "Cxiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Gxi estas la cxefa kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TISXLJAR 1997). Kontraste kun UEA, uzanta la _melonon_ (la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaux provizore, la dikliteran frontispicon de _Heroldo_. La kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montrigxis tre sukcesaj: la grupo _Kajto_ vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj _Amplifiki_ kaj _Persone_ rapide eskapis enkaptigxon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi indigxenan kinhistorion igis LFn porparoli gxis nauxzo filmon milprocente stultan kaj seninteresan, _Angoroj_ (Jacques-Louis Mahe, 1964; vd. FERNANDEZ). Bedauxrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro magras. Provu sxerci per literatura aludo en renkontigxo aux kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen la avantagxo, senhaste. Civito, laux la kvara tezo, "estas ankaux realajxo kun komuna destino". _Destin
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

esperantistoj

 

implicas

 

elektita

 

Amplifiki

 

Internacia

 

diasporo

 
provizore
 

dikliteran

 

Heroldo

 

kooperativaj


frontispicon
 

provoj

 

rokbandoj

 

Persone

 

rapide

 

eskapis

 

folkloron

 

propran

 
montrigxis
 

sukcesaj


melonon

 
identecan
 

komunikan

 

funkciojn

 

esperanton

 
parolas
 

esencisma

 
esperantisto
 

lingvo

 

aparteno


simbolon

 

evitas

 

verdan

 

stelon

 

jubilean

 

enkaptigxon

 

TISXLJAR

 
Kontraste
 

uzanta

 

almenaux


gravas
 
restas
 

futuron

 
futuro
 
MELNIKOV
 
kongreso
 

sxerci

 

literatura

 

renkontigxo

 

ankaux