FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   >>  
s kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj. "La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris cxie ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpusxigxoj eble evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara kungregigo. "Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj sxlosilromanoj. "Altestime, Probal Dasxgupto". Kaj per tio mi finas. Cxar, kiel admonas min Trevor Steele en letero, tro pensi pri cxi temoj "malutilas al [mia] verkista evoluo". Sanon kaj poezion! Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999) Al la busxo de oni neniu povas ordoni Baldaux aperos nova kontrauxsilfera filibro de Camacho. (Aleksander Korjxenkov?) Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de _La liturgio de l' foiro_. Siatempe mi sendis la tekston al du gazet-eldonistoj, _La KancerKliniko_, kiu _ne povis_ ensxovi gxin en sian eldonprogramon, kaj _La Gazeto_, kiu unue pretis kuiri el gxi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste _malvolis_ tion fari, probable pro timo al reprezalioj (juraj aux vipuraj) aux pro miskomprenitaj neuxtralismo, formalismo kaj gxentlemanismo. Nu, dum _La Gazeto_ dedicxadis siajn pagxojn malavare al reformoj kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri gxia aperigo kiel privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laux la paso de la monatoj venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj paper-posxte. Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur intelekta, sed ankaux morala kaj kulturhorizonta, de la infano, kio bone sidus sur p. 13. Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la esperantistaro plus la detiama sercxado de propra (kaj nova) identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo gxuste cxe
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   >>  



Top keywords:

Gazeto

 

letero

 

heredas

 

evoluo

 

identeco

 

dedicxadis

 
malvolis
 

vipuraj

 

numeron

 

probable


neuxtralismo
 

miskomprenitaj

 

reprezalioj

 

specialan

 

gxentlemanismo

 

formalismo

 

Korjxenkov

 

Siatempe

 
sendis
 

tekston


liturgio

 
eldono
 

eldonistoj

 

eldonprogramon

 

pretis

 
KancerKliniko
 

ensxovi

 
ankaux
 

intelekta

 

morala


kulturhorizonta

 

infano

 

konstato

 

emigas

 

konkludi

 

identeca

 

gxuste

 
propra
 

sercxado

 

insistado


manifesta
 
esperantistaro
 

detiama

 
surbaze
 
denaskismo
 
ricevota
 

privata

 

kolegoj

 

geamikoj

 

Aleksander