FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
ata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis gxin en la antauxparolo de Henri Vatre al _Humoroj_, de 1969. Cxu solvo de la mistero? [5]. La komplimenton _intelekte malhonesta_ uzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste). [6]. Padanujo, aux Padanio, aux eble ecx Padlando, laux la nomo de l' rivero Pado. [7]. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne cxiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo "mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io", "cxio", "umo" post ambaux adjektivoj, kvankam la signifo de cxi frazo verdire pli proksimas al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj auxtoroj imitis la neuxtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio" aux "la agrabla cxio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia speco de senfinajxa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza kvazauxsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de auxtoroj, kiuj bezonas artikoli aux esei en lingvajxo nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aux, kiel diras Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aux egalas al "(cxiu) homo", "(cxiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aux, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu cxi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam gxi povas montrigxi utila ankaux en unu-du frazoj de longa aligxenra prozajxo. [8]. Aludo al la robota policisto cxefrola en la filmo _Robokopo_ (_Robocop_, de Paul Verhoeven, 1987). [9]. Plia kina aludo, cxi-foje al la filmo _Jxurasa Parko_ (_Jurassic Park_, de Steven Spielberg, 1993; vd. en _Kontakto_, n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

agrabla

 

agrablan

 

substantivon

 

adjektivo

 

tekstoj

 

kvankam

 
auxtoroj
 

esperanto

 

signifas

 

Intertempe


laboroj
 

trafis

 

Zamenhofa

 

ekzemplo

 

profiton

 

laboras

 

koncepto

 

abstrakto

 
absoluto
 

Alivorte


homaro

 
esperantisto
 

egalas

 

filozofieca

 

singularan

 
Bertilo
 

Wennergren

 
ununombran
 

Aliflanke

 

preciza


lingvajxo

 

nuancoplena

 

antauxparolo

 

vorton

 

simbolas

 

specon

 

precipe

 
ekzemplero
 

imagata

 

konata


individuo
 
koncize
 

Jxurasa

 
Jurassic
 
Steven
 
Verhoeven
 

Spielberg

 

temanta

 

Kontakto

 

Robocop