FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
ton tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaux Reinhard Haupenthal sxajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj sagxaj vortoj! [. . .] Amara, desapontiga kaj ecx desperiga konstato restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion, sed ne la lingvon, kvankam, laux mia profunda konvinko, tio estas la sola garantio por gxia naturigxo kaj transdauxro, se ne paroli pri la realigo de la sennaciisma idealo de [. . .] Lanti" (HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri rauxmismeco de Zamenhof respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la pasintajxo: cxio antauxa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof verkis, faris literaturon, enprofundigxis en la jxus iniciatitan lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua rauxmisto. Cxar, fakte, kion volas la rauxmistoj? Ili volas enprofundigxi, krei veran, profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri, ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli priokupigxas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke Zamenhof estis la unua rauxmisto, ke Jesuo estis la unua komunisto, kaj ke rauxmistoj okupigxas pli pri kvalito ol pri kvanto, nu, cxion cxi ni jam de longe scias! Nome, laux la vortoj de Piron, ke foiristoj agas prave kaj sagxe, dum pracelistoj malpravas kaj stultas. Bedauxrinde ne nur Seabra benas foirismon legxere kaj facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da remacxitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraux estas mode diri sin rauxmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj [*] Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aux, modeste, mareton) de liberpensismo". Ecx Aleksander Korjxenkov prezentas en la revuo _La Ondo de Esperanto_, kiun li redaktas, artikolon de Silfer, dirante, ke tiu cxi "estas plejofte konata kiel la vocxo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin 'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la 41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo (Traben-Trarbach, 27.12.97- 03.01.98) mi prezentis resumon de tiu cxi teksto en formo de prelego titolita _Demagogoj en Esperantujo_ kun varma akc
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

Zamenhof

 

Esperanto

 

rauxmisto

 

paroli

 

kvankam

 

lingvon

 
rauxmistoj
 

kvalito

 

Seabra

 

kvanto


vortoj
 

skribas

 

Torras

 

kulturo

 

komiksoj

 

dezerto

 

cetere

 

rekomendindaj

 
TORRAS
 

kloako


devintus

 
cenzuro
 

oceanon

 

verdire

 

TUTUSAUS

 
praesperantismo
 

foirismon

 
legxere
 

Bedauxrinde

 

stultas


pracelistoj

 

malpravas

 

junularaj

 

muelitaj

 

frazoj

 

sloganoj

 

ankoraux

 
modeste
 

remacxitaj

 

rondoj


cirkulas
 
manpleno
 

liberpensismo

 
Trarbach
 
Traben
 
Junularo
 

Germana

 

progresas

 

Internacia

 

Seminario