FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   >>  
farite. Ne devas mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo _La literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika relativo_, "nia" prelego konforme titoligxis _Literatoroj kaj publiko en Esperantujo: cxu konkube aux divorce?_. De sur la podio Goncalo prezentis mian prelegon en formo legxere modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaux suficxe multaj beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn privat-eldonajn ekzemplerojn de _La Majstro kaj Martinelli_, ankoraux odorajn je fresxa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a cxapitroj de cxi lasta libreto nomigxas respektive _Estetika universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo_ (cxu iam antauxe nia beletro montrigxis same, ecx anticipe, aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emeric Orszag kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan pornan tekston: _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: cxu midze aux franze?_. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la memoron pri la tiama kunamuzigxo, _ibere libere_ tra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al Goncalo. Sed evidente ankaux mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj eble tioma okupigxo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaux min kontagxis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo _Silferologiaj studoj_ (_La KancerKliniko_, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo _La Patrolo_". En letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de gxiaj rilatoj kun LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale ekzistinta tia, kia LF gxin prezentas", cxar, laux mia kompreno, LF-koop fagocitis la nomon _La Patrolo_ jam tre frue, kaj nun uzas gxin kiel legitimilon, kiel auxtoritatan markon, kiel epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel gxi faris siatempe pri _Norda Prismo_. Ke LF-koop heredis la markon _La Patrolo_ laux decido de la dissolva kunsido de la samnoma grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke gxi acxetis de Fighiera _Heroldo_'n neniel dementas la fakton, ke gxi transformis cxi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la sterila kagxo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperan
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Patrolo

 

ankaux

 

ekzistinta

 

Goncalo

 

Minnaja

 

markon

 
neniam
 

kritiko

 

relativo

 

universalo


Esperantujo
 

literatura

 

publiko

 

okupigxo

 

pravas

 

beletra

 

rilatoj

 

manipulistoj

 
demagogoj
 

troigi


similan

 
eraris
 

pardonpetas

 

rakontis

 

elpensinto

 
Silferologiaj
 

vortojn

 
skribis
 

KancerKliniko

 

studoj


artikolo

 

kontagxis

 

historion

 

konsiston

 

responde

 

letero

 

Ekzemple

 
auxtoritatan
 

transformis

 

fakton


lastan
 
deliran
 

Alivorte

 
pamfleton
 
dementas
 
neniel
 

Simile

 

fagociti

 

acxetis

 

Fighiera