FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
prenas kial, cxar sxajnas ke li ne dependas de kooperativa salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al zoologia komparo: LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa montrigxas cxi-kuntekste la PIVa difino de 'cefalopodo': _"Klaso de moluskoj, kies kapo estas cxirkauxita de 8 aux 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte sekrecii inkosimilan likvajxon por sin kasxi"_. Nenio nova pri polpoj, nenio nova cxe Alpoj. Foirismo instituciigxis jam de komence. Aux, pli gxuste, gxi estis kaj restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo . . . Ni vidos poste, ke tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile disvendebla cxi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma (aux, kiel modas diri, _etnisma_). Sed foirismo _endogmigxis_ (ne konfuzu kun la Waringhien'a prononco de _endormigxis_, almenaux en la filmo _Angoroj_), instituciigxis ankaux simbole. Ne nur gxia lingvajxo, pletora je silferonimoj kaj euxfemismoj, sed ankaux la _kvinpetalo_, avataro de la tradicia verda stelo kun rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (cxu nur hazarde?) al la _alpa suno_ aux verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependigxon de t.n. Padanujo [6] disde la itala respubliko. Foiristoj kritikas ankaux la finvenkismon de UEA-anoj kaj UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Dasxgupto, anstataux (t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas siajn venkojn etajn (DASXGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la historio de lo [*] homo [7] oni agnoskas esperanton literatura lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaux por montri, ke esperanto estas literatura esprimilo, neprus prezenti cxi (f)akton, apelacii al superaj instancoj kaj auxtoritatoj. Plej fresxan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE, Cxauxdefono, de la 8a gxis la 10a de auxgusto 1998. En la komenco estis la vorto, kaj jen ni trovas _
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

ankaux

 

literatura

 

instituciigxis

 

Centro

 

foirismo

 

Esperanta

 

produkto

 

tentakloj

 

skribis

 

Dasxgupto


Probal

 

finvenkismon

 

respubliko

 

Foiristoj

 

kritikas

 

anstataux

 

venkojn

 

DASXGUPTO

 
trovas
 

kultas


auxgusto

 
pintoj
 

sespetalo

 

simila

 

hazarde

 

partio

 

profesia

 

rondigitaj

 

Padanujo

 
Okupas

komenco
 

Umberto

 

demagogo

 

depostulanta

 
sendependigxon
 
samtempe
 
altaron
 

Alinome

 
montri
 

Kvazaux


lingvo

 

potenco

 

prezentas

 

agnoskas

 

esperanton

 

esperanto

 

ekspansiismo

 

instancoj

 

auxtoritatoj

 

fresxan