FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
al la lingvo". La ligon inter cxi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj "firmigi cxe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaux _al mem elektita diaspora lingva minoritato_ (_Manifesto de Rauxmo_), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian cxeflingvon" (SILFER 1995, p. 23). Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia stilo. Karakterizas gxin aparta lingvajxo facile rekonebla post kelkaj legoj: _mikrosocio_, _makrosocio_, _diasporo_, _lingva minoritato_, _transnacia cxeflingvo_. Preskaux cxiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: _identeco_, _superegoo_, _egoo_, _pracelo_. La paron _makrosocio_ / _mikrosocio_ oni trovas konstante en foirismaj tekstoj. Gxi pauxsas parojn kiel _makrokosmo_ / _mikrokosmo_ aux _makroekonomiko_ / _mikroekonomiko_. Malfacilas kompreni la uzon de cxi sciencaj vortkomencoj en manifesto destinita al la tuta esperantistaro, cxefe tial, ke cxi-okaze ambaux prefiksajxoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. _Makrosocio_ estas centprocenta sinonimo de _socio_; per _mikrosocio_ oni lauxplacxe komprenu _la esperantistaro_, _la Movado_, _la esperanta komunumo_ aux _Esperantujo_. Cxi lastaj kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel tuton: cxu ni estas nur aux cxefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aux kvazaux samlandaj, ekzemple. Cxu _mikrosocio_ volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio, ia spegula minisocio [*] aux, tutsimple, soci-eto? Sxajnas al mi, ke, kun la signifo _socio ene de la socio_, gxi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aux de atestantoj de Jehovo en medio sen- aux ali-religia, cxar tiuj kredoj muldas la sociecon de grupo gxis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas kredeble paroli pri _mikrosocio_ de esperantistoj, sxakludistoj, violonludemuloj aux sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo sonas pseuxdoscience. Mi dauxre miras pro la popularigxo de _transnacia_ anstataux _internacia_ kaj _sennacia_, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion gxi signifas, kion novan gxi kontribuas -- neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini gxin (LEYK 1987, p. 13), laux mi sensukcesan. Same tauxgus _preternacia_
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

mikrosocio

 

komunumo

 

makrosocio

 

ekzemple

 

trovas

 

lingva

 
minoritato
 

esperantistaro

 

kvazaux

 

transnacia


manifesto
 

aplikeblas

 

senprobleme

 

lingvo

 

kredoj

 

signifo

 

mormonoj

 

religia

 
lastaj
 

Jehovo


atestantoj

 
minisocio
 

samlingvaj

 

samideaj

 

samcelaj

 
samkulturaj
 

esperantistojn

 
difinas
 

sintenon

 

parolanto


rilate

 

samlandaj

 

esprimoj

 

tutsimple

 

spegula

 

muldas

 

miniaturo

 
Sxajnas
 

detaloj

 

signifas


kontribuas
 
Partio
 

Radikala

 
sennacia
 
malgrave
 
kontribuis
 

sensukcesan

 

tauxgus

 

preternacia

 

trovis