FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
i "*gi" por ne pensigi pri vireco) "rauxmismo" signifas "gxui la (bonan) etoson", t.e. amuzigxi, distri sin, amikumi kaj umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi, organizi . . .". Jen la sxibolete kaj sezame moda vorto en junularaj renkontigxoj, en TEJO-rondoj: ne "interna ideo" nek "frateco", sed "etoso". Suficxas legi komiksojn de Arnau por tion konstati. Evidente neniu plu pretas igxi martiro, aux lakeo, aux putino, de esperanto -- ankaux ne mi. Cxiu volas gxui la etoson, la lingvon, la vivon, la hodiauxon! Pasis for la tempoj piramidaj . . . Sed, krom tio, la ekvacio "rauxmismo = gxui la etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo. Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = cxio por cxiuj" aux "kristismo = eterna felicxo") facile akiras adeptojn ankaux en niaj vicoj. Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de cxi alineo (parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke gxuste li estus la auxtoro de _La manto_; se ne li -- do kiu?): "Memkompreneble mi legis kun gxuo vian 'liturgion', kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas atenton, kaj kiun, bedauxrinde, la gxenerala esperantistaro, ecx UEA, lauxsxajne tute ne prenas en konsideron aux taksas nur margxena, malgrava dangxero. [. . .] Mi deziras ankaux klarigi kial mi iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' rauxmisto. Tia mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraux tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama, ioma 'fina venko'." Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu indulgi la pres-artan modeston de cxi libreto): "Mi sxatus komplimenti vin pro via 'liturgia' artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj treege amuza. Mi komprenas gxin kiel vivan kaj trafan esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado gxi iom malpli-efikigxas de la komparoj kun Hitler, Pinochet ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elsercxi 'kamacxajxojn'. Kaj eblus imputi ankaux al vi diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta 'temperaturo' en via artikolo. Ekz. cxu ne povus esti reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan subkonscian neagnoskitan internan despot
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

ankaux

 

etoson

 

artikolo

 

rauxmismo

 

movado

 

interrilati

 

malgraux

 

neniam

 

taksas

 

aktivi


lernis

 

margxena

 

projekcio

 

reciproka

 

konsideron

 

ekvilibr

 

multon

 

rauxmisto

 
iaspeca
 

neagnoskitan


skribis

 
internan
 

deziras

 

klarigi

 

dangxero

 

amason

 

komentas

 

interesaj

 

subkonscian

 
sentis

esperantisma
 

malgrava

 

eventualan

 

despot

 
Johansson
 
komparoj
 
efikigxas
 

Hitler

 
Pinochet
 

motivojn


malpli

 

sentoj

 

argumentado

 

kredeble

 

elsercxi

 

Silfer

 

kamacxajxojn

 

traktas

 

trakti

 

psikologiajn