FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
o_. _Komuna_. Diable! Cxe nura auxdo de ambaux vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de Jose Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de fasxismo, ke Hispanujo estas "destin-unuajxo en lo universala" (_una unidad de destino en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo Jose Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (_un proyecto sugestivo de vida en comun_), sed kiel realigi gxin por komunumo senteritoria, krom se Unuigxintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj sxtaton? Cxu tion celas la esprimo "survoje al pli alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel antauxsxtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Cxar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, hximera. Refoje ni staras antaux la gxemeleco de religio kaj naciismo: "Al _lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je dangxeroj cxie minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo nevidebla kaj neatingebla cxi-vive. [. . .] La grandaj religioj sukcesis majstri cxi procezon proksimigxi lante al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Gxi vivas nur el la kredo, kaj nur en la kredo eblas atingi gxin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diserigxi" (CANETTI, p. 34-36). Por ke la _amaseto_ de rauxmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi kaj integrigxi". Cxar temos pri civito sen urbo, sen fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti gxiajn konkretigxojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision". Releginte cxi frazon mi min demandas, cxu gxi aplikeblas ankaux al la Centra Oficejo de UEA, aux al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en gxi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas mantri . . . Cxio cxi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili.
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

civito

 

destino

 

Ortega

 
amaseto
 

religioj

 

renkontoj

 

amasoj

 
sukcesis
 

asertas

 

rauxmistoj


neatingebla

 

nevidebla

 

grandaj

 

disfalu

 

nepras

 

koncernas

 

procezon

 

esencaj

 
transmondon
 

katastrofoj


beatuloj

 
proksimigxi
 

komencis

 
diserigxi
 

CANETTI

 

transmondo

 
atingi
 
kristismo
 

ekdisfalis

 

majstri


fizika
 
signifas
 

adjektivoj

 

aparta

 
specifa
 

nesilferumitaj

 

netentaklumitaj

 
Centra
 

ankaux

 

Oficejo


kulturejoj

 

mantri

 

kvintezon

 
absurde
 

normalaj

 

kompletigas

 
perfekte
 
liturgio
 
aplikeblas
 

ekzisto