FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo [*], sed Esperantujo bezonas fresxan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu cxi sinjoro Camacho mem proponas? Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de Zilah preferas pensi pri _fraternitato_, t.e. fratosocio (de ZILAH 1995). Mi, pri arhxipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne cxiam oni scias sur unu insulo pri okazajxoj en alia. Cxu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, Istvan Nemere, Nicolino Rossi aux Manuel de Seabra iel reagis cxe la auxtodafeo kontraux ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri gxi ne atingis mian insulon. (Min tamen sxokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-Centro . . .). Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laux agxogrupoj, lauxprofesie kaj lauxklase temas pri komunumo suficxe homogena; vd. RASXICX). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aux nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno [. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONCXAROV, p. 7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aux "El la movado gxi relative frue transformigxis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiligxis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas gxin laux mehxanismo, kiun angloj nomas _wishful thinking_ -- revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, ecx ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaux manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio placxas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aux de Karolo Picx, poemojn de Istvan Ertl aux de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. auxstralian, cxehxan, hungaran, hxinan (cxinoj pardonu cxi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en _Esperanta antologio_), sed mi legas gxin senpere, la originalon mem -- sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-pa
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

komuna

 

lingva

 

trajto

 

Esperanta

 

Esperanto

 

esperantistoj

 
komunumo
 

lingvo

 

Istvan

 

wishful


valorojn
 

GONCXAROV

 

komunajn

 

thinking

 

revpensado

 

preskribas

 

movado

 

relative

 
transformigxis
 

tradicioj


valoroj

 
ekzistas
 

surbaze

 

propraj

 

stabiligxis

 
priskribas
 

realon

 
mehxanismo
 

malflustre

 

angloj


praismon

 

momentan

 

pardonu

 

hajkon

 

originale

 

japano

 

verkitan

 
cxinoj
 

hxinan

 

esperantan


samtempe
 
auxstralian
 

hungaran

 
cxehxan
 
uragano
 
personon
 

vivosperto

 

TOMITA

 

antologio

 

senpere