FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
kaj el kiuj gxi konsistos? GS: Iam inter auxgusto 1999 kaj auxgusto 2000, laux decido de la Evolukomisiono (kies membroj estas David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso kaj Ljubomir Trifoncxovski, vicmembroj Romano Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer). Rajtos aligxi nur la establoj subskribintaj la Pakton: kompreneble ankaux ne partoprenintaj en la unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la Paktintoj. LOdE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la lingvo mem? Cxu gxi agnoskos la auxtoritaton de la Akademio kiel "lingva kortumo"? GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative fundamentisma, tial ke ni kredas esperanton transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo plibonigebla (kiel asertas Andre Albault) por la "fina venko" . . . Rauxmismo kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas Iltis-anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio. Se la Akademio mem ne distancigxos de ili, mi persone kontrauxos asigni al gxi la rolon de "lingva kortumo". LOdE: Al kiu, do? GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj, sed gxi dependos, mi emfazas, de la sinteno de la Akademio mem. LOdE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo? GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", de kie ili estos libere kopieblaj. Mi lasas al aliaj respondi al cxi kulmino de absurdo. La cxi-sekva artikolo de Lindstedt publikigxis en numero 1998:11 de _La Ondo de Esperanto_, kaj tiu de Corsetti respondas al iu neidenta praversio de gxi rete dissendita. Jouko Lindstedt Esperantujo apartenas al cxiuj La intervjuo kun Giorgio Silfer en _LOdE_ 10/98 kaj la (kontraux)kongresa numero 9-10/98 de _Heroldo de Esperanto_ raportas pri la "Forumo por la Esperanta Civito", okazinta en Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas konstati, ke la tiel nomataj rauxmistoj nun definitive forlasis la koncepton de Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo en la mondo: nun la cxefa celo estas "atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la mapli disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia elpasxo inspiros la mondan gazetaron al spritaj artikoletoj pri tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Cxu Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu plian? Laux la analizo de Silfer en _Heroldo_, la spertoj en PEN-klubo [!] mon
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

Forumo

 

Akademio

 

Esperanto

 

Silfer

 

Heroldo

 

lingva

 
Paktintoj
 

kortumo

 

Giorgio

 

sinteno


decido
 

Lindstedt

 

numero

 

membroj

 

auxgusto

 

Svislando

 

iniciatita

 

konstati

 
respondi
 

okazinta


artikolo

 
kulmino
 

publikigxis

 

absurdo

 

Esperanta

 
intervjuo
 

neidenta

 
apartenas
 

Esperantujo

 

dissendita


praversio

 

nomataj

 

respondas

 

Corsetti

 

raportas

 

kongresa

 

kontraux

 
Civito
 

konfesas

 

malvenkon


Zamenhof
 
deziris
 

esperantistoj

 
gazetaron
 
spritaj
 
artikoletoj
 

defendi

 

malgrandajn

 

spertoj

 

analizo