FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
oj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingvigxo de infano estas valorajxo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, cxu esperanto kaj la hungara, cxu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kusxas aliloke: en la sercxado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indigxenismo, sercxado de radikoj iberaj, keltaj aux kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Cxu la Forumo por la E-Civito proponos pasxi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseuxdokleraj sloganoj, alvokon kiel '_Kreskigo de minoritato per instigo de natalitato_' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro). Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disigxinta tra landoj logxataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27): 1. Kiel la juda, la armena aux la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron de gento kaj, ecx pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin antaux cxio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aux japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaux inter sangofratoj. Strecxite gxis ekstremo, evidente cxi maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj igxis esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen radikoj, skizofreniaj en sia cxiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo igxis la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu, tia mi ne estas (aux almenaux tia mi ne volas esti). 2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disigxo de popolo. Gxuste tion signifas la vorto diasporo: disigxo, dissemigxo, malkunigxo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aligxas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aux tute aux diversgrade, laux mia bontrovo), same kiel mi povas aligxi (aktive
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

esperantisto

 

sentus

 

esperanta

 

disigxo

 

diasporoj

 

sercxado

 
iberaj
 

radikoj

 

esperantecon

 

koncepti


komunumo
 

esperanto

 

perfekte

 

movadanoj

 

mankon

 

esperantistoj

 

multaj

 

samideecon

 
rilatoj
 

respegulas


hispana

 
lapona
 

japana

 

Ekster

 

adjektive

 
antaux
 

substantive

 
fremduloj
 

ekstremo

 

evidente


Strecxite

 

sangofratoj

 

esperantista

 

fratoj

 

kvazaux

 

maniero

 

semajnoj

 
malkunigxo
 

dissemigxo

 

preferas


aligxas
 
diasporo
 

popolo

 
Gxuste
 
signifas
 
projekto
 

lingvo

 

bontrovo

 

aligxi

 

aktive