FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  
ri si mem dum tuta horo, ne rimarkante, kiel stranga tio aperas al la cxirkauxuloj. Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas malfacile diri. Eble cxar estas medio suficxe malvasta por ke estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaux cxar estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu bonege regas gxin, facile trovas kontrauxulojn nekapablajn defendi sin. Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne sentas sin fizike aux psike suficxe sekuraj por rekte ataki. Por antauxgardi sin kontraux eventuala atako, ili havas ridetan, afablan sintenon. Ili provas eviti la dangxeron de alfrontado per cxarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aux negativan, funde de si. Kvazaux ilia tuta energio estus dedicxita al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi sin pli alta ol la aliaj. La strukturigxo de tia personeco versxajne komencigxis en la infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj: 'cxio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forjxetinda, mokinda), estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi, estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Cxiu kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj supereco, kaj krome gxi iom kontentigas la agreseman bezonon vengxi sin kontraux homaro, kiu malhelpis onin gxui dekomence senton pri plena sekureco. Sed eble cxio cxi estas nur la frukto de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli miajn hipotezojn, cxar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian. [***] NOTO: Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas suficxe disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Gxis la agxo de proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedauxrinde relative ofte plu retrovigxas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta funkciado ne povis vere maturigxi (kaj nia socio, inkluzive de la lerneja instruado, ne ebligas al gxi maturigxi en kampoj kiel politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp. La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto c
PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>  



Top keywords:

suficxe

 

neniam

 

kontraux

 

intelekto

 

kampoj

 

rilatoj

 

senton

 

maturigxi

 

esperanto

 

eminenti


facile
 

relative

 

frukto

 
malhelpis
 
dekomence
 
senbaza
 

sekureco

 
atingis
 

gradon

 

konfidenceco


hipotezojn

 

homaro

 

okazon

 

kontroli

 

cerbumado

 

kontentigas

 

stranga

 

malaltigi

 

aliuloj

 

mokinda


atingi
 
supron
 
kritiko
 

agreseman

 

bezonon

 

supereco

 

praveco

 

fortigas

 
rimarkante
 
vengxi

inkluzive

 

funkciado

 
intelekta
 

retrovigxas

 
plenkreskuloj
 

lerneja

 
instruado
 

komprenas

 

ebligas

 
politiko