FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  
o estas unu el la plej belaj en la tuta poemaro: Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel', kaj suk' levigxas sub la sxel'. Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ... Beate juna estas mi! Sur monta vojeto Homoj vivas sub devigo de la destino. Injeto estas destinita al pasxtado kie abundas troloj. La Kreanto donis al sxi tian postenon. Sxi ne povas forfugxi de gxi. Cxiu homo devas akcepti la postenon en la vivo kien la Kreanto metis gxin malgraux obstakloj kaj tentoj: Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' barigxas mia mens'. La gxentila knabo Per cxi tiu poemo komencigxas la amrilato de Injeto. Gxis nun Injeto luktis kontraux eksteraj tentoj, ekzemple ricxeco, belaj vestajxoj, oro kaj argxento, vivo en kastelo. De nun la persona, interna ricxeco, nome la amo, estas la temo kiu anstatauxas la trolan mondon. Kiel reagos sxi se sxi estos elmetata al provado rilate al tiu amo? Sur la pasxteja monteto La fabelanta kapablo de Injeto kreas scenejon kie luktis la gigantoj sen alia celo ol frakasadi, kaj sxi imagas al si la batalojn, kiuj havas post si la krutejojn kiel memorajxojn. Komparu kun "Kanto de Gumlo". Dokka Amo al la bovino kiun Jon karesis. Injeto sopiras Kortusxe bela bildo de la familia vivo kiel gxi realigxas en la sopiro de Injeto kaj en la reala kampara vivo. Mirtelejo Humurplena bildo de pasxtista tago; kaj Injeto cxiam fabelas ecx por si mem. Renkonto Atendo kaj sopiro kvazaux brulas en la interno de Injeto. La sango fluas pli forte je la vido -- je la miragxo kiu sxvebas al sxi. Kortusxa bildo de renkonto inter knabo kaj knabino, kiuj ankoraux ne estas certaj pri la sentoj, kaj ankoraux ne povas paroli libere. Do la naturo devas helpi ilin: Tondro, eta sxirmejo malvasta, sopiro, juna brako celas, kolo, premo kunen. Kaprida danco Poezie ritma ludo kiu redonas la viglan kuran ludon de la du en ilia unua amo. Amo La ama sento kiel gxi riveligxas en la koro de la knabino. Arbar-gxoja Kroma ekzemplo pri la ege ricxa metriko en tiu cxi verko. Ne oftas strofaj poemoj krom la kantoj de la gnomo, kiuj havas la saman metrikan sistemon. Demando Sxercmoko pri supersticxo kaj skeptikismo. Samtempe vorta lukto inter edzo kaj edzino. Ne estas malfacile kompreni, ke estas viro kiu verkis la poemon. Bovin-voko Balance kanta ritmo en la versoj. Malbona tago La unua provo
PREV.   NEXT  
|<   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>  



Top keywords:
Injeto
 

sopiro

 

Kreanto

 
postenon
 

ricxeco

 

knabino

 

luktis

 

ankoraux

 

tentoj

 

sxvebas


renkonto

 
miragxo
 

Kortusxa

 
poemon
 
libere
 

naturo

 

paroli

 

sentoj

 

verkis

 

certaj


kvazaux

 

versoj

 

kampara

 

Mirtelejo

 

Humurplena

 
realigxas
 

Malbona

 

Kortusxe

 

familia

 

pasxtista


Renkonto

 

Atendo

 
Tondro
 

brulas

 

Balance

 

fabelas

 

interno

 

sxirmejo

 

ekzemplo

 

skeptikismo


riveligxas
 
supersticxo
 

metriko

 

strofaj

 

poemoj

 
metrikan
 

Sxercmoko

 
Demando
 
sistemon
 

Samtempe