cxu la amo estas sincera ambauxflanke.
Cxe la pasxteja rojo
Pro la perfido Injeto estas nun malforta kaj matura por esti tentata
de la malbonaj estajxoj. La huldro kvazaux svatas por sia frato. Kaj
sxi informas, ke Injeto estos trance portata sur la monton
"Skarekula", kie "ni", nome la subnaturaj estajxoj, festenos
Antaux-Julon.
Notu la molan transiron al alia ritmo kaj al alia temo: Dolcxe kiel
plor' ...
Rimarku, en la lasta strofo, kiel la poeto utiligas naturan fenomenon
por glate gliti de supersticxa aux songxa stato al vekita, tiel ke
oni ne povas scii kio estas songxo kaj kio vero. Komparu ankaux la
finan strofon de la poemo "Antauxsciigo".
SUR TROLA MONTO
"Skarekula" korespondas al la germana "Brocken" (norvege:
"Blokksberg").
Vekigxas
El radioj farigxas enorma halo sur la monto kie kolektigxas la
regatoj de Satano.
En la sekvaj poemoj Arne Garborg montras en la satana regno tion,
kion li detale vidas en la vera norvega mondo. Li akre kritikas la
politikajn asociojn, la praktikatan religion kaj socian konduton.
Troldanco
Bucxado de infanoj fare de patrino kaj pretigo al la patro por mangxo
estas folklora fabelo kiu unue okazis en la Edda kantoj kaj en la
sagao pri Gudrun kaj Atle en Snorra Edda. Eble Arne Garborg aludas al
la sorto de la malsuperuloj en la socio, gxuste kiel li faras en la
poemo "La Drako".
Montaj troloj
Trola versio de kunvenoj en urba asocio. Arne Garborg estis kritikema
al la moralo kaj vivkonceptoj de urbanoj. "Sxveba danco" estas ironia
esprimo pri la valso, kiu venis de eksterlando kaj farigxis kutima
danco en la kunvenoj en la urboj. Gxi estas kontrasto al la vigla
norvega danco "springar" ("saltodanco"). La poemo estas akra kritiko
kontraux la formo de kulturo en la cxefurbo.
Gruntejo
Sterila restajxo de la antikva kulturo.
"olda Gumlo-kantaro".
-- imito de la Edda-kantoj. Kanto signifas cxi tie deklamon.
Kanto de Gumlo
Krom ritmo la kanto havas en la norvega lingvo ankaux aliteracion,
kio oftas en la tuta poemaro, tamen gxi estas malfacile redonebla en
Esperanto, cxar tio kondukus al tro da artefaritajxoj. Aliteracio
postulus vortojn kun akcento sur la unua silabo.
La kanto donas vizion super la historio ekde la tempo kiam la naturaj
fortoj regis sub la nomo de "gigantoj". La naturaj fortoj agas
sencele. Do la "luktoj" inter la "gigantoj" farigxas nur por la celo
de lukto. Neniu kultura vivo:
"Tempo staris / Cxio mutis
|