FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ." Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan: "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al alta celo . . ." Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero. Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin: "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?" Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista, mongajnema? Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon. Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis cxian frazistecon. Kiu, e
PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

eksentis

 
Zamenhof
 
respondis
 

rigardis

 
komprenis
 
sencon
 
disdonis
 

admiris

 

ebligi

 

praktikajn


rimedojn
 
mirindan
 

frukton

 
proponis
 
lingvon
 

interligan

 
profeto
 

Kristanaj

 

sekvado

 

instruo


salutinta

 

liberkreda

 

homarano

 

hebrea

 

malfacila

 

gejunuloj

 

materian

 
flankon
 
kulturo
 

egoista


sxovinista

 

mongajnema

 
kongreso
 

prediki

 

ekvilibra

 

rapide

 

serumon

 

parolojn

 

bezonojn

 
faktojn

konsilojn

 

ankaux

 

trankvila

 

abomenis

 
frazistecon
 

pensema

 

Simpla

 

trankvilecon

 

rimarkis

 

persono