FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti. La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos _plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por _cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu persono. Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran, nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias. La leganto ne pensu, ke en
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

lingvo

 

lingvon

 

persono

 

leganto

 

ellerni

 

rapide

 
bezonus
 

auxtoro

 

kajero

 
libron

postuloj

 

publiko

 

internacia

 

eldonon

 
ankoraux
 

proponita

 
flankoj
 

mortos

 

dependos

 

vivanta


perdos
 

forton

 

forgesita

 

konservos

 

propra

 
komenci
 

talento

 

parolis

 

vivantan

 

dependo


aparta

 

partoj

 

foriros

 

malgrandaj

 

personaro

 
forigxos
 

dependas

 
Multaj
 

fortigxus

 

ricevus


klaran

 
maturigxus
 

tutmonda

 

grandega

 

enkonduko

 

nesxanceleblan

 
fantazias
 

kondukanton

 
esperas
 
laboron