FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
xiu vorto, cxiu formo, kiu ne estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco. Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco, sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian. Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

lingvo

 
vortoj
 
internacia
 

fundamento

 
lingvoj
 
suficxe
 
legxoj
 

vortaro

 

gramatiko

 

brosxuro


signifon
 
kontraux
 

multaj

 
malsamaj
 
kreataj
 

plejmulto

 
literaturo
 

persone

 

verkoj

 

laboros


enhavante

 

senfonda

 

historion

 

komprenos

 

gramatikon

 

renkontataj

 

parolado

 
grandan
 
parton
 

lingvon


internacian

 

Multaj

 
vivipovantan
 

efektive

 

malpli

 

kredeble

 

disfalos

 

baldaux

 

liberecon

 
vastan

kontrauxe

 

unuformigxis

 

dialektoj

 

provincialismoj

 
disdividigxis
 

legxdonanto

 

kondukanto

 

perdigxis

 

antaux

 

fundamenton