la
sonoriloj de l' pregxejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado
regxis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris
rekte kontraux la logxejo de l' alilanda instruitulo, estis tute
silente, kaj tamen tie kredeble iu logxis, cxar sur la balkono
staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin
superversxadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo
kontrauxe estis ankaux malfermata je l' vespero, sed tie interne
estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro,--el interne estis
auxdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo sxajnis
neesprimeble bela. Sed eble gxi estis tia nur en lia sxajnevido,
cxar li trovis tie en la varmaj landoj cxion neesprimeble bela,
se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo
diris, ke li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo, ke oni
tie ne vidas ja ecx unu personon, kaj pri la muziko--li trovas
gxin malbele enuiga. "Gxi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon,
kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni,
cxian tiu sama peco. `Mi malgraux cxio gxin venkos' li diras,
sed li tamen gxin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".
Unu fojon en nokto la alilandulo vekigxis; li dormis cxe
malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaux la pordo sin
dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li sxajnis, ke de l'
kontrauxa balkono venas mirinda brilo. Cxiuj floroj brilis en
plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris
gracia aminda frauxlino, kiu sxajne ankaux brile radiis. La
okuloj de l' instruitulo tute senvidigxis de tio cxi, kaj ne
estas miro, cxar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio
cxi li ankoraux estis dorminta. Per unu salto li estis sur la
planko, tre mallauxte li starigxis post la kurteno, sed la
frauxlino jam ne estis, la brilo estingigxis. La floroj pli jam
ne brilis, sed ili staris ankoraux en ilia antauxa beleco. La
pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis
mallauxta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolcxajn
songxojn. Tio cxi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie
logxi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj
estis ja neeble, ke la homoj cxian trakurus tra tie.
Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la
cxambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis
videbla sur la muro de la kontrauxa logxejo. Tiel gxi sidis tie
inter la floroj sur la balkono, kaj cxiun fojon, kian la
alilandulo sin movis, la ombro sin a
|