FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
gxas sencxese.--Konigxinte je tiu cxi nobla homo, mi tuj amikigxis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la agxon de dudek naux jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etagxo kaj mortigxis; la patrino estis mortigita de sxia propra servantino.--Cxu la kandelo estis estingita, aux gxi estingigxis mem?--La knabeto estas rugxigita de sia patrino, aux eble li rugxigis sin mem?--Ne, li rugxigxis de plezuro, cxar li estas tre rugxigxema.--Sidigu la fraton, cxar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu segxon sub liajn piedojn, kaj li kontrauxvole sidigxos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li sidigxis sur la malsupran brancxon. 14. Donu al mi kudrilon kaj fadenon, cxar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagxo (vizagxkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro estas mia avino.--Mi auxdis tion cxi de kredindaj personoj.--Mi jam vidis cxiujn vidindajxojn de via urbo.--Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajxo.--Li havas bonan koron, sed bedauxrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma fumo estas por mi malutila, tial mi cxian fumas tra cigaringo.--Por ne piki la fingron cxe l' kudrado, oni portas fingringon.--Mi perdis la sxlosilon de mia sxranko, kaj mi devis venigi sxlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo malbonigis la tagmangxon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaux lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraux min malhelpis, kiom li povis.--La malsupra parto de tiu cxi domo estas alie kolorita ol la supra.--Ne legu tiel mallauxte.--Malfermu la pordon! 15. Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.--Kristo revivigxis.--Iru, sed ne revenu tro malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la segxon de tie cxi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi acxetis dek cigarojn; naux el ili mi metis
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

patrino

 

segxon

 
kuiristo
 

helpanto

 

verkisto

 

kuracisto

 

apotekisto

 

malbenis

 

helpis

 

laboro


ankaux
 

tagmangxon

 

malbonigis

 

perdis

 

malutila

 

bedauxrinde

 

acxetis

 

cigaringo

 

sxranko

 

venigi


sxlosiliston

 

Valter

 

sxlosilon

 

fingringon

 

fingron

 

kudrado

 

portas

 

kolorita

 

revivigxis

 
Kristo

revenu

 
unuope
 

laboron

 

malfrue

 

plumoj

 

plumujo

 

plumingojn

 

Cezaro

 

cigarojn

 

transiris


Rubikonon

 

Transportu

 

Multope

 

Estante

 

malhelpis

 

cigarejo

 

malsupra

 
mallauxte
 

revenos

 

foriras