FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
nco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni cxian povas uzi la vorton "je", aux la akuzativon sen prepozicio. 9. Lia malbenado ne cxesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.--La hierauxa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi auxdis hodiaux.--Li kuris sur la kampon.--Li kuradis gxis li falis.--La lavistino alportis mian tolajxon: cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj visxilojn (oni nomas gxin tolajxo, kvankam ne cxio estas farita el tolo).--Anstataux vino li enversxis en mian glason ian malagrablan acidajxon, kaj tiun cxi malklaran fluidajxon li devigis min eltrinki.--Ne cxia belajxo estas utila.--En la angulo kusxis amaso da malnova ferajxo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilagxano vendis al la komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne cxiu rusujano estas ruso.--Mi estas via kunlandano, cxar mi ankaux estas italujano.--Ili venkos, cxar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharajxon, kiun li pro malvera honto cxian tiel zorge kasxis. 10. Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la zorganto de tiu cxi infano, kaj gxi estas mia zorgato.--Via kuracato estas mia konato.--Sxi ofte songxas mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigxo?--Sxi estas en la kvara monato de naskonteco.--La jugxejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la jugxoton.--La parenco de mia edzo aux la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, cxar sxi estas la edzino de mia frato; sxi estas mia bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aux duonfilo), cxar mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam suficxe maljunaj, tamen oni ankoraux vokas ilin Pecxjo kaj Manjo.--Auxgucxjo kaj Auxgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, sinjoroj, cxar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li dissxutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla. 11. Mi miras la sagxecon kaj la honestecon de tiu cxi homo.--La legxeco de lia faro ne estas por mi malcerta, cxar cxio, kion li faras, estas tute legxa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino,
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

edzino

 
nombro
 
parenco
 

boparenco

 
promenadis
 
jugxoton
 
akompanata
 

bopatro

 

malvera

 

bofratino


Heleno
 
bofrato
 

kasxis

 
jugxejo
 
Plendito
 

infano

 
mortintojn
 

songxas

 

kuracato

 

zorgato


lernantoj

 

konato

 

naskonteco

 

monato

 

pravigxo

 

zorganto

 

enkondukis

 
skribas
 
nelegeble
 

travidebla


kredeblan

 

parolo

 
planko
 

komprenebla

 

rakontas

 

aferon

 

sagxecon

 

frateco

 

popoloj

 
Virino

honestecon

 

legxeco

 

malcerta

 

alumetojn

 
maljunaj
 

suficxe

 

ankoraux

 

nepropra

 

duonfilo

 

patrino