restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin
tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo
kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine
li efektive malsanigxis.
"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro
prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso.
"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al
li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco.
Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj
en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar
mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas
malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian
proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis
ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian
estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux
la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko
sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis
tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu
tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo
kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun
fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."
Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis
efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence,
tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi,
estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la
naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj
per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi
ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi
sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia
antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco,
sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi
mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
almenaux duone plenumos vian deziron".
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta
sinjoro.
Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi
kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole
ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter
tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis
|